Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1895.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi okazon, alsendante bonajn kaj interesantajn artikolojn pri ĉiuj demandoj el vivo, literaturo, edukado k. t. p. en la lando de la skribinto. La artikoloj povas esti sendataj al s-ro L. de Beaufront (Épernay, Marne). Ni ne dubas, ke multaj niaj amikoj abonos “L’Étranger“ kaj partoprenos en ĝi kiel korespondantoj el diversaj landoj.

L’Étranger“ kostas ĉiujare 7 frankojn por “Union Postale“ kaj 6 fr. en Francujo. La redaktoro estas s-ro E. Lombard (77 rue Denfert-Rochereau, Paris).

S-ro Scheffler, bone konata profesoro ĉe Polyteĥnikon en Dresden, intencas fari en sia urbo publikajn paroladojn pri la lingvo Esperanto.

S-ro L. de Beaufront petas nin sciigi tiujn amikojn de nia afero, al kiuj li skribis pri sia intenco eldonadi esperantan gazeton, ke li forlasis tiun intencon, eksciinte pri la fondiĝo de la “Lingvo“, kaj ke li nun decidis dediĉi siajn forotajn al tiu ĉi gazeto.

Nia lingvo disvastiĝas ĉiam pli kaj pli inter la kolektantoj de poŝtsignoj. En Portugalujo s-ro Alfredo de Faria, kiun antaŭnelonge aliĝis al nia lingvo, verkis specialan libron por la kolektantoj de poŝtsignoj, sub la titolo: “Guia do Philatelista“ (325 paĝoj). Li vere pensis, ke la kolektantoj de signoj estas unu el tiaj kategorioj da homoj, kiuj pleje bezonas lingvon internacian, ĉar multaj el ili korespondadas kun multaj alinaciuloj. Tial li enmetis en sian verkon la plenan lernolibron de la lingvo Esperanto