Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1895.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

El Moskvo la fervoja vagonaro nin kondukis dum tri tagoj kaj tri noktoj trans la grandega rusa stepo ĝis Sevastopolo. La vojo estas longa kaj ne tre bela, tamen interesa, se oni havas la okulojn malfermitajn por la lum-efektoj, kiujn efikas en la stepa pejzaĝo la suno ĉe ĝia leviĝo kaj malleviĝo, la luno, la steloj, — kaj por la karakteristikaj diferencoj inter la homoj, kiuj tago post tago aperas, malaperas antaŭ ili.

En Sevastopolo ni restis du tagojn, vidis la vidindaĵojn en kaj ĉirkaŭ la urbo kaj forveturis Jalton en poŝta veturilo. La vojo kondukas super la altaj montoj al “Bajdarskij vorota“ (Bajdara pordego), kie ni restis dum la nokto, kaj matene, tre frue, ni faris la mirinde belan vojon el tiu ĉi loko al Jalto. El Jalto, el tiu ĉi beleta urbeto, kie nin regalis kun neniam laciĝanta gastameco nia amiko, la fervora esperantisto, d-ro Ostrovski, ni faris kelkajn piediradojn kaj veturadojn al la plej rimarkindaj lokoj de l’ suda Krimo: Baĥĉi-Saraj, Ĉatir-Dag, Aluŝta, Alupka, Aj-Petri k. c. Vortoj ne povas esprimi nian ravon, vidante tiun belecon de l’ naturo kaj bonecon de l’ homoj, kiun montris al ni nia estado en Krim: ankoraŭ nun, kiam ni parolas pri ĝi, okazas ke la koro bategas, la okulo ploretas kaj la voĉo engorĝiĝas…

El Jalto la vaporŝipo Miĥail nin forportis preter la Krima montaro, nun lasto vidita, ĝis Odeso. Se ni en aliaj lokoj vidis pli multe, ol en Odeso, tie ĉi tamen pli klare ol alie, esceptinte Jalton, ekbrilis por ni la karaktero de l’ rusoj kaj rusinoj en ĝiaj la plej bonaj ecoj: senfina amindeco, senlima bonkoreco, mirinda gastameco, estimeginda profundeco de la pensoj kaj sentoj, enviinda entuziasmo por altaj idealaj celoj. Neniam eliros el la koro la memoro pri tiuj tagoj, tagoj de la plej granda, plej pura ĝojo. — La voko de niaj animoj kaj de niaj gorĝoj estis: vivu la rusoj kaj vivu Esperanto! Ke tiu voko povu esti aŭdita de ĉiuj rusaj oreloj!

Kie do estas, mia sveda amiko, viaj “heredaj malamikoj“? — Malaperis kun la nebuloj de antikvaj mallumaj tempoj! Neniam ili revenu!

V. Langlet.

El mondo volapüka.

Dank’al nekomprenebleco kaj malfacileco de Volapük la volapükistoj sin trovas en multe pli oportuna situacio ol ni: nia lingvo estas tiom facila kaj komprenebla, ke ili ĉiam povas scii, kion ni faras kaj atingas, ni do ne havas tian eblon rilate ili. Ni opinias tial, ke niaj legantoj estos agrable mirigitaj, eksciinte ke iom post iom la plej obstinaj volapükanoj atingas la konkludon, ke Volapük estas tute ne taŭga lingvo internacia, ke ĝi estas forlasota kaj ke anstataŭ ĝi oni devas elekti alian lingvon, pli kompreneblan, pli facilan kaj pli belan. Sed kiam?

La sola efektive ekzistanta lingvo internacia (krom Volapük) estas sendube la lingvo Esperanto. La Kosmopolit de s-ro Lott, la Universala de s-ro Heintzeler, la lingvo de Liptay kaj ĉiuj aliaj provoj ne estas lingvoj, sed sole projektoj de lingvo, ĉar neniam ili vivis, neniu ilin uzas praktike. Tial por s-roj volapükanoj estus plej nature aliĝi al nia lingvo, des pli, ke ili mem metas ĝin multe pli alte, ol Volapük’on. Nia lingvo havas ja sufiĉe grandan adeptaron, ĉiam kreskantan literaturon kaj ĉiam progresas,