Paĝo:Lingvo Internacia - Marto 1905.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La miksa vegetala dieto povas aliparte esti tre diversa, dank’ al la lakto, grasaĵoj, fromaĝoj, ovoj, ktp.; ĝi do estas tre logika, tre akceptinda dieto, kiun oni povas kaj eĉ devas uzi ĉe kelkaj malsanaj okazoj, kiam oni devas fleksebligi la karakteron de personoj aŭ popoloj. For de tiu celo ŝajne nin forpelas niaj nunaj moroj kaj nunaj necesaĵoj aŭ inklinoj, sed al tiu celo ni pli-malpli baldaŭ turnos nin, eĉ se ni tion faros nur pro nia propra intereso kaj pro bone komprenita sociala progreso. Tion komprenis la vegetalistaj societoj kaj por tio ili varme batalas, kvankam ĝis nun sen granda sukceso.

Oni plej ofte kontraŭdiras, ke la vegetala dieto malgrandigas la korpan kaj spiritan energion. Mi jam supre montris tion, kion oni devas pri tio opinii. Mi konsentas, ke en la nuna stato de niaj kutimoj kaj pro la heredeco, kiu nin premegas, vianda manĝo subtenas nin pli multe ol senvianda. Sed ni devas respondi tiun ĉi gravan demandon ne per ŝajna solvilo. La korpa forteco kaj la sano de la popoloj, kiuj en Eŭropo sin nutras viande, ne estas superaj je tiuj de la najbaraj popoloj, kiuj nur tre malmulte aŭ preskaŭ neniam uzas viandon. Pri la spirita energio, ĝin ne povas mezuri la sola almilitemo. La karaktero estas malsimpla aro farita el diversaj elementoj: pacienco, persistemo, kuraĝo, celemo al supera idealo… La dezirinda spirita stato sidas meze inter la atakema egoismo de la raso aŭ de la homo precipe manĝisto de viando, kiu iras rekten antaŭ si, kaj haltas aŭ ŝanceliĝas pro nenio ajn — kaj la pasiva energio de la Hindo, manĝisto de rizo, kiu akceptas sian sorton kaj maltrankviliĝas pri la viando de la bestoj pli ol pri sia propra. La nutrosistemo de la