Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia domo kaj tia mortinto.

Kaj nun estis vidata tiu strangaĵo, ke la mastro restis tutan tempon sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je kiu la okazo ŝajne faris tiom profundan impreson. La mastrino konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al li ol iam dum la tagoj de sia vivo.

La filo ne estis videbla ĉe la enterigo—lia restadejo estis konata de neniu.

Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komencis aŭdiĝi el Heikkilä.

Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.

Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.

La mastro estis kvazaŭ demonhavanta—kvazaŭ la antaŭaj drinkuloj, foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam li povis ordoni la lignokruĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon,