Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

verdas. - Malsupreniru tuj, ekkriis Blua-Barbo, aŭ mi supreniros.- Mi venas“, respondis lia edzino, kaj ankoraŭ ŝi kriis: „Anno, fratino mia, Anno, ĉu vi vidas neniun veni? - Mi vidas, respondis Anno, grandan nubon da polvo kiu venas tien ĉi. - Ĉu estas miaj fratoj? - Ve! ne, fratino mia, mi vidas nur aron da ŝafoj. - Ĉu, do vi ne volas malsupreniri? ekkriis Blua-Barbo. - Ankoraŭ momenteton“, respondis lia edzino, kaj denove ŝi kriis: „Anno, fratino mia, Anno, ĉu vi vidas neniun veni? - Mi vidas, respondis Anno, du rajdantoj kiuj venas tien ĉi, sed ili estas ankoraŭ tre malproksime... Dio estu laŭdata! ekkriis ŝi, ili estas miaj fratoj... Mi signodonas al ili por ke ili akceliĝu tiom kiom ili povos.“ Blua-Barbo kriis tiel forte, ke la tuta domo tremis.

La malfeliĉa virino malsupreniris kaj falis teren surgenue al liaj piedoj, tute ploreganta, la haroj disigitaj: „Tio nenion utilas, diris Blua-Barbo, estas necese, ke vi mortu.“ Tiam li prenis ŝin per la haroj, kaj li levis tranĉilegon, li sin preparis tranĉi la kapon al ŝi. La malfeliĉa virino sin turnante al li kaj rigardante lin per okuloj preskaŭ senvivaj, petegis lin, doni al ŝi alian momenton por preĝi. - „Ne, ne, diris li, rekomendu vin bone al Dio“, kaj levante sian brakon...

En tiu ĉi momento, oni puŝas fortege la pordon. Blua-Barbo tuj haltis; oni malfermis kaj du rajdantoj eniris, glavon en mano, ili kuris rekte al Blua-Barbo.