Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA BELULINO DORMANTA EN ARBARO




Estis iam reĝo kaj reĝino, ili bedaŭris, ke ili ne havas infanon. Nek akvoj, nek religiaj promesoj, nek pilgrimoj kondukis al la dezirata celo. Fine, tamen, la reĝino gravediĝis kaj naskis filinon. Oni faris belegan bapton, oni donis por baptopatrinoj al la princineto ĉiujn feinojn kiujn oni povis trovi en la lando (oni trovis sep) por ke ĉiu el ili faru donacon al ŝi, kiel kutimis tiam la feinoj. La princineto tiel havus ĉiujn imageblajn perfektojn. Post la festobapto, la tuta societo revenis al la palaco de l’reĝo.

Tie estis festenego por la feinoj. Antaŭ ĉiu el ili oni metis riĉegan manĝilaron. En ingo el masiva oro estis kulero, forko kaj tranĉilo el delikata oro, ornamitaj per diamantoj kaj rubenoj. Sed, kiam ĉiuj sidiĝis al la tablo, oni vidis eniri maljunan feinon, kiu ne estis invitita, ĉar de kvindek jaroj, ŝi ne eliris el sia turo: oni pensis,