Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni bone ridus se oni vidus Cindrulinon iri al la balo!“ Malgraŭ iliaj malbonaj paroloj, ŝi kombis ilin perfekte. Dum preskaŭ du tagoj, ili ne manĝis, tiom ili ĝojis. Oni rompis almenaŭ dekduon da laĉoj premante ilian talion, kaj ĉiam ili estis antaŭ la spegulo.

Fine la dezirita tago venis, oni foriris. La malgaja Cindrulino ilin sekvis per la okuloj, kiel eble plej longe, kiam ŝi plu ne vidis ilin, ŝi ekploris. Ŝia baptopatrino kiu ŝin vidis ploreganta,demandis: „Kial vi ploras? - Mi tre volus... mi tre volus...“ Tiel forte, ŝi ploris, ke ŝi ne povis paroli. Ŝia baptopatrino estis feino, ŝi diris: „Ĉu vi volus iri al la balo? - Ho, jes, diris Cindrulino ekĝemante. - Nu! se vi estos bona knabino, mi faros, ke vi iros tien. Iru en la ĝardenon, kaj alportu al mi kukurbon.“ Cindrulino tuj serĉis la plej dikan kiun ŝi povis trovi, alportis ĝin al sia baptopatrino, ne povante diveni kiel tiu kukurbo povos igi ŝin iri al la balo. La baptopatrino malplenigis ĝin, lasante nur la ŝelon, ŝi tuŝis la kukurbon per sia vergeto kaj ĝi tuj fariĝis bela orita kaleŝo.

Poste ili trovis en muskaptilo, ses musojn tute vivajn. Dum Cindrulino levis la pordeton de l’muskaptilo, la baptopatrino frapante ilin per sia vergeto aliformigis la musojn en belajn belgrizajn ĉevalojn. Por fari veturigiston, Cindrulino serĉis la ratkaptilon kie troviĝis tri rategoj. La