Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

apartamento. La famo disportis tiun ŝanĝon. Ĉiuj junaj princoj de la najbaraj reĝolandoj iĝis amemaj kaj ŝin petis kiel edzinon, sed ŝi trovis inter ili neniun kiu havus sufiĉe da sprito. Tamen, unu venis, li estis potenca, riĉa, sprita kaj bontalia, ŝi sentis por li bonvolon. Ŝia patro diris al ŝi, ke ŝi povu libere elekti sian edzon. Ŝi dankis sian patron kaj ne prenis decidon, ĉar ju pli da sprito oni havas, des pli malfacile oni povas decidiĝi pri tia afero.

Okaze, ŝi iris en la saman arbaron kie ŝi trovis Riketon kun la Tufo. Profunde ŝi revis kiam ŝi aŭdis surdan bruon, sub siaj piedoj, kvazaŭ multaj personoj moviĝas. Unu diris: „Alportu al mi tiun kaldronon“, alia: „Metu lignon en la fajron.“ Samtempe la tero malfermiĝis kaj ŝi vidis grandan kuirejon plenan je kuiristoj, servistoj kaj ĉiuj oficistoj necesaj por fari belegan festenon. El ĝi eliris dudek aŭ tridek rostigistoj kiuj sin lokis en aleo de la arbaro, ĉirkaŭante longan tablon, ĉiuj havis lardilon en mano, voston de vulpo sur orelo, ili eklaboris dum oni aŭdis harmonian kanteton. La princino miris kaj demandis la plej rimarkeblan el ĉiuj, por kiu ili laboras. „Ni laboras, diris la kuirejestro, por la edziĝo-festo de sinjoro Riketo kun la Tufo, kiu okazos morgaŭ.“ La princino surpriziĝis sed ŝi ekmemoris ke, antaŭ unu jaro, en la sama tago, ŝi promesis fariĝi edzino de l’princo Riketo kun la