Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuta feliĉeco de mia vivo? Ĉu estus prave ke la personoj spritaj estu en pli malbona stato ol tiuj, kiuj ne havas spriton? Vi ne povas kredi tion. Sed ni venu al la persona fakto, mi vin petas. Volu diri al mi ĉu, krom mia malbeleco, io malplaĉas al vi en mi, ĉu mia naskiĝo, ĉu mia humoro kaj miaj manieroj? - Neniel, respondis la princino; mi amas en vi ĉion, kion vi ĵus diris. - Ĉar tiel estas, rediris Riketo, mi tuj estos feliĉa, vi povas fari min la plej aminda el la homoj. - Kiel tio povas fariĝi? diris al li la princino. - Tio fariĝos, diris Riketo, se vi min amas sufiĉe por voli ke tio estu. Por ke vi ne dubu, Sinjorino, sciiĝu ke la sama feino kiu, en la tago de mia naskiĝo faris donacon al mi povi fari sprita la personon kiun mi amos, tiu sama feino faris a1 vi la donacon povi fari bela tiun, kiu plaĉos al vi, tiun al kiu vi bone volos fari tian favoron. - Tiam, diris la princino, mi deziras tutkore ke vi fariĝu la plej aminda princo en la mondo, kaj mi faras al vi tiun donacon tiom, kiom mia povo ĝin permesas.“ Apenaŭ la princino elparolis tiujn vortojn kiam Riketo kun la Tufo aperis antaŭ ŝiaj ravitaj okuloj kiel la plej bela viro kiun ŝi iam vidis.

Kelkaj personoj malbonvolaj certigas ke ne nur la privilegioj de la feino faris tiun ŝanĝon sed ke la amo finis la metamorfozon. Kio ajn estu, la princino profunde meditis pri la persistado de