Paĝo:Prus - La Faraono, 1907, Kabe, II.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La princo adiaŭis la klason kaj el la lernejo de skribistoj transiris en la lernejon de termezuristoj. Tie oni instruis la junulojn fari planojn de l’kampoj, kiuj estis plejparte ortangulaj, kaj niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo. En la sama klaso oni instruis la arton skribi la nombrojn, same malsimplan, kiel la hieroglifoj kaj demotikaj signoj. Sed la plej simplaj aritmetikaj operacioj apartenis jam al la supera kurso kaj estis plenumataj per globetoj.

Ramzes jam havis sufiĉe kaj ne pli frue ol post kelke da tagoj konsentis viziti la medicinan lernejon.

Tio estis samtempe hospitalo, aŭ pli ĝuste granda ĝardeno, plena de arboj kaj bonodoraj herboj. La malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon.

Kiam la princo eniris, regis tie plej granda agado. Kelkaj malsanuloj banis sin en fluanta akvo, aliajn oni ŝmiris per bonodoraj pomadoj aŭ incensis. Estis kelkaj, kiujn oni dormigis per la rigardado aŭ mana karesado ; unu ĝemis, al kiu oni ĵus remetis elartikigitan piedon.

Pastro donis en pokalo miksturon al grave malsana virino, dirante :

— Venu kuracilo, venu, elpelu tion el mia koro, el miaj membroj, sorĉa kuracilo. [1]

Poste la princo, akompanata de la ĉefa kuracisto, iris en la apotekon, kie unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo, serpentaj kaj lacertaj haŭtoj, ostoj kaj grasoj bestaj. Demandita de Ramzes, la farmaciisto ne levis la okulojn de sia laboro. Li senĉese pesis kaj pistis, murmuretante preĝon :

— Ci tio resanigis Izidon, resanigis Izidon, resanigis Horuson… Ho Izido, granda sorĉanto, resanigu min, liberigu min de ĉiuj malbonaj, malutilaj, ruĝaj aferoj, de la febro de l’ dio kaj de la febro de l’diino…

Ho Ŝanagat Eenagate Synie ! Erukate ! Kauaruŝagate !… Paparuka paparaka paparura…

— Kion li diras ? — demandis la princo.

— Mistero… — respondis la granda kuracisto, metante la fingrojn sur la lipojn.

Kiam ili eliris en la malplenan korton, Ramzes diris al la granda kuracisto :

— Diru al mi, sankta patro, kio estas la kuracista arto kaj sur kio estas bazitaj ĝiaj rimedoj ? Ĉar mi aŭdis, ke la malsano estas malbona

spirito, kiu ekloĝas en la homo kaj malsata turmentas lin, ĝis ĝi ricevos

  1. Aŭtentika.