Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— Vi devis, sanktaj patroj, montri al mi la sekreton de la faraona trezorejo. Ĉu ĝi estas tio, kion mi vidis ? — Tute ne — respondis la kuracisto. — Ni estas ignorantoj en la ŝtataj aferoj. Venos ĉi tien la sankta patro Pentuer, granda saĝulo ; li forprenos la vualon de viaj okuloj.
Ramzes adiaŭis la kuraciston, scivole pensante pri tio, kion oni estis montronta al li.