Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

duelis pro ĉevaloj kaj hundoj. Hejme li turmentis la edzinon per ĵaluzo, kaj al la servistaro li maldolĉigis la vivon per longa, piproligna piptubo. Post la morto de la strangulo liaĵ selĉevaloj devis veturigi sterkon, kaj la hundojn oni disdonacis. La mondo ricevis post li herede malgrandan filineton kaj junan vidvinon. Ah! pardonu, ĉar restis ankoraŭ olekolora portreto de la mortinto, kun blazona sigelringo sur fingro, kaj — tiu piproligna piptubo, kiu, sekve de malĝusta uzado, kurbiĝis kiel turka sabro.

La palacon mi preskaŭ ne konis. Unue, ĉar mi preferis kuri sur la kampoj, ol renversiĝi sur glata pargeto, kaj due tial, ke min ne enlasis la servistaro, ĉar dum la unua vizito mi havis la malfeliĉon rompi grandan saksan florvazon.

Kun la grafidino, antaŭ mia foriro en lernejon, ni ludis nur unufojon, havante ambaŭ neplene po dek jaroj. Okaze mi volis lernigi al ŝi la arton de grimpado sur arboj kaj mi sidigis ŝin sur la latbarilon tiamaniere, ke la knabineto komencis krii tutgorĝe, pro kio ŝia guvernistino punbatis min per blua ombrelo dirante, ke mi povis malfeliĉigi Lonjon por la tuta vivo.