Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de bela eksteraĵo. La grafo aliris min kun malkaŝema kaj aminda mieno; mi penis vigliĝi kaj ekis min rekomendi, sed li antaŭvenis min. Ni sidiĝis. Lia konversacio, libera kaj afabla, baldaŭ forigis mian sovaĝan ĝenemon; mi jam komencis akiri mian kutiman spiritstaton, kiam subite eniris la grafino, kaj konfuzo ekposedis min pli ol antaŭe. Efektive, ŝi estis belulino. La grafo min prezentis; mi volis ŝajni senĝenata, sed ju pli mi zorgis pri tia ŝajno, des pli mi min sentis mallerta. Por doni al mi tempon por vigliĝi kaj kutimiĝi al la nova konatiĝo, ili komencis paroli inter si, agante kun mi, kiel kun bona najbaro, senceremonie. Dume mi marŝadis tien kaj reen, rigardante librojn kaj pentraĵojn. Mi ne estas kompetenta pri pentraĵoj, sed unu altiris al si mian atenton. Ĝi prezentis iun vidaĵon en Svisujo; tamen min atentigis ne la pentraĵo mem, sed ke ĝi estis trapafita per du kugloj, eniĝintaj unu en alian.

— Jen bonega pafo! — mi diris, min turnante al la grafo.

— Jes, — li respondis: la pafo estas vere rimarkinda. Ĉu vi bone pafas? — li daŭrigis.

— Sufiĉe bone, — mi rediris, plezuriĝinte, ke la interparolo fine ektuŝis temon al mi proksiman; — je tridek paŝoj mi ne maltrafos