Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ne, — rediris la grafo — mi rakontos ĉion; sinjoro scias, kiel mi estis ofendinta lian amikon, — li ankaŭ eksciu, kiamaniere Silvio sin venĝis kontraŭ mi.

La grafo alŝovis apogseĝon por mi, kaj kun plej viva scivolo mi ekaŭdis jenan rakonton.

— Antaŭ kvin jaroj mi edziĝis. La unuan monaton, „mielmonaton”, mi pasigis ĉi tie, en tiu ĉi kamparo. Al ĉi tiu domo mi ŝuldas la plej bonajn minutojn de mia vivo kaj unu el plej premigaj rememoroj. Iun vesperon ni kune rajdis; la ĉevalo de mia edzino ial ekobstiniĝis; ŝi ektimis, transdonis al mi la kondukilojn kaj iris domen piede. Mi ekrajdis sola antaŭen. En la korto mi ekvidis vojaĝveturilon; oni diris al mi, ke en mia kabineto sidas sinjoro, ne volinta diri sian nomon, sed simple deklarinta, ke li havas aferon al mi. Mi eniris la kabineton kaj ekvidis en mallumo viron polvekovritan kaj kun nerazita barbo; li staris ĉi tie apud la kameno. Mi lin aliris, penante rememori liajn trajtojn. — „Ci ne rekonas min, grafo?” li diris tremvoĉe. — „Silvio!” mi ekkriis kaj, malkaŝdire, mi sentis, ke miaj haroj starleviĝas. — „Jen, certe,” li daŭrigis, „al mi apartenas ankoraŭ la pafo, kaj mi venis por malŝargi mian pistolon kontraŭ ĉi; ĉu ci estas preta?” — La pistolo vidiĝadis el lia flankpoŝo. Mi ekmezuris dekdu paŝojn kaj stariĝis