Ĉi tiu paĝo estas provlegita
[Ornamaĵo mankas]
ANTAŬPAROLO.
En nia mondo, aŭ pli ĝuste, sur nia tero
nur tre malofte okazas io nova, tion
certigas kaj jesigas kapbalancante saĝegaj maljunuloj
en ĉiuj epokoj. Sed se iafoje tamen io nova
ekaperas sur nia astro, tiam la surprizo estas
senlima. Oni dubas, nekredas, malaprobas kaj
mallaŭdas plengorĝe. »Tia novaĵo ja neniam
ekzistis, tial ĝi ne povas esti, vivi, prosperi
kaj sukcesi.«
Sed kelkaj, malmultaj riskemuloj ekvidas antaŭ siaj larĝe malfermitaj okuloj grandan, belan perspektivon, ili sentas kapturnon, la sango rapide kuras en la vejnoj, la koro laŭte batas — granda emocio ilin kaptas. Ili ne