Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Januaro 1924.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La macerado de la tekseblaj kreskaĵoj
PROF. DOMENICO CARBONE

El la tekseblaj vegetaĵoj, iuj (kiel la kotonarbo) havas liberan lanugon; aliaj (kiel la kanabo, la lino k. t. p.) posedas verajn fibrojn, kungluitajn kun la ceteraj partoj de l’ŝelo; aliaj fine (kiel la agavo) estas faskoj da fibroj kurantaj tra la folioj. Tiuj fibroj estas kunetenataj unuj kun la aliaj kaj kun la ceteraj ĉeloj ĉirkaŭaj per specialaj substancoj nesolveblaj, nomataj science substancoj pektinaj kaj popole gumoj. Tial oni ne povas izoligi la fibrojn, se oni ne estas detruintaj aŭ disrompintaj tiun cementon pektinan. Tiun malgluigon oni nomas macerado.

Oni povas klasifiki la metodojn, per kiuj oni maceras la vegetaĵajn fibrojn, en tri ĉefajn fakojn:

1-e. Fizikaj, subklasifikeblaj laŭ la uzata fizika rimedo, kiel: pervarmaj (bolanta kavo, akvovaporo) kaj mekanikaj (nuremekanika disigado).

2-e. Kemiaj (agado de varmaj aŭ malvarmaj solvaĵoj acidaj, alkaliaj sapaj k. t. p.).

3-e. Mikrobaj.

Plue, ĉiu el tiuj rimedfakoj povas esti uzata ĉu por hejma, surkampara laborado, ĉu por la industria, enfabrikeja; unuaokaze ni nomas ĝin kamparakamparana, duaokaze — industria maceradoj.

Industrie estas uzataj precipe: 1-e. La permekanika macerado, en Ameriko kaj en Afrikaj kolonioj por la agavoj (precipe por agave sisalana) kaj similaj folioj, kaj en iuj partoj de Italio por la kanabo. Tiu ĉi kreskaĵo estas tamen tiamaniere fuŝata, ĉar tia fibraĵo estas malbona kaj valoras malmulte; tial la mekanikan maceradon de la kanabo oni uzas nur tie, kie la aliaj malglumetodoj tute ne estas uzeblaj. 2-e. La kemia macerado, por la ramio (boehmeria spp.) kaj por la lino, precipe laŭ la metodo Peufaillit[1]), t. e. reakciado de varma petrolo sub forta premo en aŭtoklavoj[2]).

La mikroba macerado estas, male, precipe kampara. Per ĝi oni maceras, de post miloj da jaroj, la ĉefajn tekseblaĵojn, t. e. la linon kaj la kanabon; kaj nur dum la lastaj tempoj — precipe dummilite — praktike kaj pogrande oni komencis enfabrikejigi la kamparajn macermetodojn, unuatempe preskaŭ senŝanĝe, kaj poste pliperfektigi ilin per laŭsciencaj rimedoj.

Ni diras, ke nur lastatempe oni komencis tion fari praktike kaj pogrande, ĉar pomalgrandaj, ne tute praktikaj provoj (eĉ per nelonge daŭrintaj fabrikejoj) jam estis antaŭe faritaj.

Ĝis nun mi parolis pri kampara permikroba macerado sendistinge; sed tiu ankaŭ estis disigenda je pluraj fakoj. En la nordaj landoj, kie la suno ne sufiĉe varmigas, la kamparanoj, sekiginte siajn linon kaj kanabon, disternas ilin sur herbejon, kie alterna agado de suno kaj pluvo (aŭ roso) kreskigas macerigajn ŝimaĵojn (precipe cladosporium herbarum), kiuj malgluigas la fibrojn, sed nigrete makulas ilin. Iufoje oni anstataŭas ĉi tiun rosmaceradon per frostmacerado, dum kiu, eble, la glusolvigaj ŝimaĵoj

kunlaboras kun la mekanika agado de la frosto.

  1. Elparolu: Pefalji.
  2. Aŭtoklavo — speco de metala vazo tre fortika kaj tute fermita, en kiu oni povas varmigi preme likvaĵon super ĝia bola varmgrado (laŭ Ch. Verax).