Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Januaro 1924.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ni estas devigataj daŭrigi, krom la plej bona varmogrado, dumtuttempan glugluadon de aero, ĉar malokaze tiuj aerobaj (t. e. aeramantaj) mikroboj tute ne agadas. Se oni laboras, male, per bacillus felsineus, kiu estas tute anaeroba (t. e. aermalamanta), oni ne bezonas tiun aerenmetadon kaj sufiĉas ke ni starigu dum la tuta tempo (t. e. 2 tagoj por la lino kaj 2½ ĝis 4 tagoj por la kanabo) temperaturon de ĉirkaŭ 37° C.

La pseŭdomacerado (laŭ la metodo de G. Rossi) estas nun praktike uzata en iuj francaj kaj anglaj fabrikejoj por la lino; la vera macerado per bacillus felsineus estas uzata en la itala fabrikejo de inĝ. Brunelli di Bassano en Manerbio (provinco de Brescia), kaj nun oni provas ĝin ankaŭ en Germanio.

Krom la lino kaj la kanabo per bacillus felsineus oni povas maceri multajn aliajn kreskaĵojn, ekz.: morusa ĉelo, urtiko, stipo, malvo, ramio, agavoj k. t. p.; plue, per ĝi oni povas eltiri amelon el la terpomoj. Sed la plej interesa uzmaniero de tiu bacilo estas ĝis nun, kiel jam dirite, la industria macerado de la lino kaj kanabo, ĉar la industriigo de tiu antaŭe kamparana fermentado alportas plibonigojn ĉu laŭ la teknika, ĉu laŭ la porlaborista vidpunkto.

Teknike estas bone, ke oni povu plenumi la tutan laboradon en unu ejo, anstataŭ esti devigataj transporti la macerendaĵon el la kampo ĝis la macerejo, el ĉi tiu ĝis la sekigejo, el tie ĝis la kampara domo, kie oni senlignigas kaj kombas la fibraĵon; do el tio devenas granda tempoŝparo. Plue la industria macerado estas ebla dum ĉiuj sezonoj; kaj ĉar la maceriĝtempo estas tre mallongigita (de 7—20 tagoj dum la kamparana ĝis 2—4 tagoj) oni havas ankaŭ spacoŝparon. Krom tio, la industrie macerita fibraĵo estas pli unuforma kaj pli unutipa, ol la kamparane macerinta.

Por la gelaboristoj la industriigo de la macerado utilas: 1-e — ĉar la kampara macermaniero devigos ilin tre malhigiene labori, penante lavi la pezajn sorbintajn kreskaĵfaskojn kaj ĵeti ilin sur la fosaĵbordon, dum la laboristo staras en la akvo. 2-e — ĉar la macersezono estas dum la varma jartempo, kiam la kamparanoj havas ankaŭ multajn aliajn laborojn por fari.

Tial la demando pri la industriigo de la macerado estas interesa ne nur por burĝoj, sed ankaŭ por la gelaboristoj, eĉ en proletaria ŝtato.

Milano (Italio).

(Originale verkita por “Literatur-Scienca Aldono“.)