Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ro[1] vulgara (Berberis vulgaris), de kiu jam vivis parencoj en la epoko terciara. La menciataj batiloj estas uzataj de la jam nomita Salvio. Ankaŭ la eksplodaparatoj de Sarotamno (Sarothamnus) de la Iberia duoninsulo servas samcele.

Aliaj plantoj kreis eĉ pli komplikitajn instalaĵojn, dediĉatajn al la celo fekundiga, kiel ekz. kelkaj papilionacoj: Lotuso (Lotus) kaj Onono (Ononus), kiuj elpremas el la kareno la polenon por polvumi la ventron de la insekta vizitanta.

Similmaniere estas provizata la persa Krucianelo stiloza (Crucuanella stylosa). Genia ĵetaparato ebligas al ĝi fortegan pudrumon de la insekto allogata. Cetere, ĉe Koridalo kava (Corydalus cava) kaj Melastomacoj oni povas trovi ĵetaparatojn de plej rafinita konstrukcio. Simile kiel la diritaj Lotuso kaj Onono agas ankaŭ Asklepio[2] siria (Asclepias syriaca) kaj Cinanko vincetoksika (Cynanchum vincetoxicum), ili algluas la polenon al la bestkorpo. La poleno de Orko[3] larĝfolia (Orchis latifolia), Orko malkula (Orchis maculata) kaj Orko moria (Orchis morio) eĉ havas algluilojn.

Pli radikala ol la antaŭaj do agas Aristolokio klemata (Aristolochia clematitis), tenante la insektojn (malgrandaj muŝoj) ĉirkaŭ du tagoj en la receptaklo, ĝis kiam la bestetoj estas fekundigintaj ĝian stigmaton per la alportita poleno kaj samtempe la muŝoj estas denove ree surpolvumataj.

Tiele atingas la planto, ke ĝi plenharmonie kuniĝas kun la bestoj por plenumi siajn ĉeftaskojn porvivajn, la nutradon kaj generadon. La unua parto zorgas por la nutraĵo dum la alia ebligas la fruktigadon.

Malgraŭ la riĉegeco tamen regas ŝparemo en la mastrumo de la planto. Ĝi zorgas, ke la mielo ne disperdiĝu kaj ke tiu ĉi nutraĵo ne estu ŝtelmanĝata de bestetoj netaŭgantaj por la fruktigado.

Ekzemplon, kiel efike planto sian multvaloraĵon defendas, montras la Viskario vulgara (Viscaria vulgaris), portante peĉ-ringon ĉirkaŭ sia trunketo sub la infloresko, per kiu estas malebligata al la suprenrampanta bestetaro atingi la nektariojn. Alian defendilon elpensis Dipsako silvestra (Dipsacus silvestris), kies foliingoj ĉe la bazo formas akvosakojn, konservantajn pluvakvon, barantan la vojn al la nektarioj por insektoj, volantaj rampante atingi la mielon. Ankaŭ ekzistas plantoj, kiuj garnas siajn trunketojn per akraj haregoj, kiel ekz. Simfito oficina (Symphytum officinalis). Tiu ĉi aranĝo devas servi al la sama, jam nomita celo. La reprezentantaj de la familio Kampanolacoj (Campanulaceae) defendas pli simple siajn trezorojn, ĉar la rando de iliaj pendantaj floroj sonorilformaj ne estas venkebla rampante.

Sed kiam la mielujo kuŝas sur la fundo de la flortubo, tiam la enhavo estas havebla nur al insektoj kun longa suĉilo.

Similajn ŝirmilojn oni konas ankoraŭ pluajn, sed la diritaĵo sufiĉas.

Nun ni devas fini. Certe ekzistas ankoraŭ pli multe da sekretoj en la vivo de niaj plantoj, pri kiuj ni deziregas paroli, sed… eventuale

aliafoje.

  1. Evidenta eraro, ĉar Berbero — popolo nordafrika. Laŭ Ch. Verax — Berberido ankaŭ laŭ E. Boirac — Berberiso. La lasta formo ŝajnas esti pli bona. — Red.
  2. Laŭ Ch. Verax — Asklepiado. — Red.
  3. Laŭ Ch. Verax — Orkido. — Red.