Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

on. Ia mi estas multe pli forta ol vi, malgraŭ viaj pafiloj, malgraŭ viaj perfiduloj, malgraŭ viaj leĝoj kaj paragrafoj. Mi frakasos vian klasjustecon, vian ekspluatad-sistemon kaj vian regosistemon!“

Ĝis tiama ankoraŭ vane esperinte, ke iuj helpos lin, li nun konsciiĝis ke lia liberiĝo nur povas esti lia faraĵo propra. Li pli kaj pli saĝiĝis kaj ekkonis sian potencon, ekkonis ke venis la tempo de decida ago kontraŭ putrinta fisistemo de kelkaj potenculoj, el kiuj ĉiu unuopulo estas pigmeo.

Sed la pigmeoj daŭrigis senindulge sian fiagadon kontraŭ li. Kelkan friponaĵon, multan mabonaĵon li devis toleri. Kiam li riskis plendi kaj postuli tion kion li rajtis postuli, tiam ili insultis lin nomante maldiligentulo kaj anstataŭ ricevi merititan salajron por povi aĉeti panon kaj vestaĵon, li ricevis nur almozon kaj panerojn el ilia abundo. Parto el ili, nome la tiel nomataj diservantoj, konsolis lin dirante:

“La sinjoro volas tiel, li donas al sian favoron ke vi povu elteni kaj toleri ĉian mizeregon senplende. Do ju pli mizera estas via vivo sur la tero, des pli vi estis rekompencata post la mortiĝo en la transo“.

Kaj severe kaj hipokriteme ili levis ĉielen la okulojn kaj fingrojn:

“Ja la maljuna dio ankoraŭ vivas, tial ne perdu la esperon, kredon kaj konfidon!“

Sed la giganto malamis jam delonge tiujn trompantojn, kiuj ne estas servantoj de dio, sed de liaj subpremantoj. Kaj li ĵuris, skuante la pugnon, ne forgesi ilin tiam kiam estos veninta lia tempo — la decida momento.

Li klopodis nun sin prepari por tiu momento. Ili praktikis plej kruelan teroron, disvastigis pamfletojn kontraŭ li, en kiuj ili amasigis mensogojn kaj kalumniojn, asertante, ke li laboras tro malmulte, ke li estas salajrata tro multe, kaj postulante, ke lia salajro estu malaltigata por ke ili povu resti konkur-kapablaj en la mondo, ke devu pliiĝi la produktado samkaŭze. Samtempe ili diktis denove pli akrajn, pli severajn, pli sklavigajn kaj senrajtigajn laborkondiĉojn. Ili plej severe malpermesis ĉiam ribelan agon de l’ subpremato kaj subpremis klerigajn kaj saĝigajn gazetojn kaj instituciojn, iun el si ili enoficigis por ke li observu kaj kontrolu la plenumon de l’ ordonoj kja ke li konvenmomente diktu novajn, necesiĝintajn eventuale, plej barbarecajn ordonojn. La tuton ili ĉirkaŭis per ruĝe-blua manteleto kun nigra kolumo — kaj nomis ĝin “rajtiga leĝo“ — unuvorte — komenciĝis faŝisto-Stinnes-reĝimo. La regnestro de nun jam ne havis eron da aŭtoritateco, sed rajtis nur fermi sian buŝon kaj ĉe certa okazo diri: jes-jes, aŭ: ne-ne, samkiel azeno nur diras: i-a! Kaj ili ridis pri li kaj amuziĝis pri lia ŝajnpotenco, nomante lin “idolo pajlviro“.

Kaj la giganto? Dum miloj da jaroj li suferegis, servante kiel sklavo al ti-kiuj estis ĉe li ŝtelintaj ĉion, kiuj neniam konsideris lin homo, kiuj per plej abomenindaj rimedoj klopodis lin plene senrajtigi. Sed li nun fine plene saĝiĝis kaj konsciiĝis, ke li nun definitive devas agi. Li riproĉis al si dirante, ke iam venos la momento de la venĝo. Ofte liaj subpremantoj ridis pro liaj indigno kaj ekscitemo kaj jam serioze ne kredis lin danĝera. Krom tio ili bone sciis lian neunuecon, kiu evidente malfortigas lian povon.

Li memoris ĉiujn kruelaĵojn kaj kolerego plenigis lian koron. Tiam li ekstaris, ĉiuj liaj nervoj streĉiĝis, lia vizaĝo montris decidan esprimon de ekstrema energio. Li fariĝis unueca kun si mem kaj liaj okuloj rigardis