Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1923.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
[Ornamaĵo mankas]
DEDIĈO
ERNST TOLLER

Krepusko, bonfara fratino de l’ malliberigitoj, kiel estas
cia silento saturita per svinganta melodio!
Sur la mallarĝa bretlitaĉo mi kuŝas kaj aŭskultas.
Mi aŭdas vian koron bati, fratoj,
tie… kaj tie… kaj tie…
Enkarcerigitaj en la malliberejoj de ĉiuj kontinentoj,
en Atlanta kaj Nimes, En Kecskemet kaj Barcelona, en Kalkutta kaj Milano,
fratoj al mi: batalantoj, ribelantoj, revoluciuloj — mi vin salutas.
Mondon ili volas rifuzi al vi. Sed via mondo vivas en via volo.
Kaj vin mi salutas, fratoj en la malliberejoj de Afriko, Azio, Aŭstralio:
nigraj, flavaj, brunaj gardantoj de respektindaj pejzaĝoj,
subigitaj kaj senhonorigitaj de Eŭropa civilizacio.
Vin, fratoj en pundomoj kaj malliberejoj de la mondo,
vin, kiuj
kreskis en patruja mizero,
servutis en domo “malrajto“,
dormis en lito forgesite,
vin, kiuj fariĝis ŝtelistoj, rompenŝtelistoj, mortigistoj kaj murdistoj —
vin mi salutas,
Kaj tion ĉi mi pensas:
Kiu povas pri si diri, ke li ne estas malliberigita, kvankam nenia krada ejaĉo al li forrabas la ĉielon, kaj nenia muro ŝtelas al li la teron.
Mi aŭdas vian koron bati,
tie… kaj tie… kaj tie…
Ho, se mi povus aŭskulti per la potenca sentempa amo de revita Dio,
mi aŭdus
la egalan korbaton
de ĉiuj homgentoj.

El la germ. lingvo tradukis K. Kozina (Vieno).