Paĝo:Sennaciulo - 1 Januaro 1925.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
DIVERSAĴOJ
Kulturo aŭ malhonto?

Sur stratoj de Moskvo sin montris tute nudigitaj viroj kaj virinoj, kun rubandoj pendigitaj super ŝultron kaj surskriboj “for la honto!“ Demandite de rusiaj ĵurnalistoj popola komisaro por san-protektado, k.do Semaŝko, eldiris jenan opinion rilate al tiu devizo:

“Tiun ĉi konduton oni devas prikonsideri ĉiuflanke. Unue, — oni opinias malprave, ke la kulturo de proletaro estas antaŭ ĉiu absoluta malakcepto de kapitalisma kulturo. Plej evidente eraras tiuj, kiuj kredas, ke per esti tute nuda, havi maltonditajn harojn kaj maltranĉitajn ungojn, oni elmontras veran revoluciemon. Tiu ĉi aserto estas absurda. La proletara kulturo celas utiligi por laborantaj masoj ĉiujn kulturakiraĵojn per senigi je ili la ekspluatantojn. Due, — la promenado tra moskvaj stratoj kun korpo tute nuda estas malaprobinda pro la motivoj de higieno. Oni ne devas lasi la korpon por influo de polvo, koto kaj pluvo. La vestaĵo estas destinita por protekti nin kontraŭ akraj veterŝanĝoj, polvo kaj malbonaj kondiĉoj de l’ ekstera medio. Kompreneble, sur marbordo en sudaj regionoj, sub la suno kaj freŝa aero, post la bano en maro, estas utile kuŝi sur la sablo tute nude. Sed la stratoj de Moskvo ne estas ripozloka marbordo. De l’ higiena vidpunkto tia nudiĝo kaj vagado tra la stratoj estas malsaĝa.

Trie, estas tre diskutinde, ĉu tiu ĉi novaĵo ne estas malutila por moraleco. En la nuna momento, kiam ne estas eliminitaj la prostituo, maldisciplineco, la absoluta nudiĝo akcelas nur la malmoralecon. Tial mi opinias, “konkludis k.do Semaŝko,“ ke estas necese forigi tiun ĉi nekonvenaĵon, eĉ se estas necese, per punrimedoj.

N. Krassovskij.

Alkoholleĝo en Usono. Al kelkaj demandantoj nia Nov-Jorka korespondanto sciigas, ke la alkoholmalpermesa leĝo ne estas nuligita; sed nova juĝdecido permesas fabrikadon de alkoholaĵoj por propra privata uzado.



Alvoko al la proletaj organizaĵoj el ĉiuj landoj

De la redaktoro de “Laborista Sporto“ ni ricevis sekvantan alvokon por enpreso. Ni nur bedaŭras, ke laŭ ĝi ne ĉiuj laboristaj sportuloj povos partopreni ĉi-olimpiadon, sed nur anoj de Lucerna Internacio. Tio ne estas signo de bona volo por unuecfronto.

Red.