Paĝo:Sennaciulo - 8 Januaro 1925.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj ĵus kunvenis en Urga. Plej gravaj taskoj de “Ĥuruldan“ estas reorganizi ekonomian vivon de Mongolio, administradon kaj financojn. Ĝi firmigos sendependecon de Respubliko kaj atingojn de liberiga movado. En Ĥuruldan estas reprezentitaj ŝtataj oficistoj kaj eklezianoj, sed ili estas relative malmultaj kaj sendube ne sukcesos revivigi por ĉiam mortintan dion sian. La organizado de elektoj en ĉi-lando senvoja, sabloza kaj montoza, kun prahistoriaj komunikiloj, kun eterne migranta elektantaro estis neimageble malfacila. Sed ĉiuj malhelpoj estis venkitaj, kaj nun mongoloj trovis veran vojon de l’tuthomara kulturo kaj

neniom povas esti timigilo por Eŭropo.

Maksim Krjukov.



OKCIDENTEN!
Kanado, la nova “El Dorado“

La granda milito rezultigis plifortiĝon de Wall Street[1] kaj la relativan malplifortiĝon de Lombard Street[2]. Do, kompreneble, la detalo de brita imperialismo devigis “la nacion de butikistoj“, elpensi rimedojn por subteni la falantan Imperion. Ekstariĝis la fiorganizaĵo Federation of British Industries[3], kaj la energioj de diversaj organizaĵoj direktis sin, por fari la Imperion memstara.

Hejme la britaj regantoj kontraŭis seriozan situacion. Milionoj da senlaboruloj kriege postulis laboron — tondroj de ribeloj sonis ĉie. Sav-eliron oni nepre devis tuj trovi. Kaj kie pli bone ol en la “ora okcidento“? Britio havas 482 personojn, dum la “dominiono“ nur 2½ en kvadrata mejlo. Jen do la solvo!

Aldone, la pograndskala “dumpingo“ de britaj laboristoj en Kanadon helpus haltigi la altiĝantan tajdon de amerika imperialismo. Do, la britaj regantoj unuvoĉe alvokis “Okcidenten iru!“

Sed la kapitalistoj de Kanado troviĝas nun en serioza situacio. La granda milito postlasis testamenton de impostaro, kiu pendas kiel muelŝtono ĉirkaŭ iliaj koloj. La procentaĵaj kostoj nur rilate la nacian ŝuldon sumiĝas po 16 dolaroj por ĉiu loĝanto. Plue, la registaraj elspezoj atingas antaŭe ne atenditajn nivelojn. Sekve iĝis pli kaj pli malfacile funkcii sub la kreskanta ŝarĝo. Multaj okcidentaj urboj bankrotis; bienoj transiris en manojn de registaraj aŭtoritatoj, ĉar la posedantoj ne povis pagi la impostojn, Do, tra la lando oni postulis grandan plimalaltigon de impostoj, kaj nepre ŝparemon en registaraj ĉirkaŭaĵoj. Krom terura imposta ŝarĝo la dungantoj estis minacataj de granda konkurado de ĉiuj flankoj. La malaltaj vivrimedaj normoj de eŭropa laboristaro ebligis, ke la eŭropaj kapitalistoj, malgraŭ altaj importaj tarifoj, povas “dumpi“ siajn malmultekostajn varojn en Kanadon. Do, oni ne miru, ke la kapitalistoj de Kanado laŭte blekis por plimalaltigata impostaro kaj pli da loĝantoj. Ili deziris rompi la normojn de vivado de la laboristoj kaj regajni sian perditan superecon per la kostopago de la industriaj kaj agrikulturaj laboristoj. Kaj, kiel pli efike ol per la pomulta enmigrado de malkara laborvaro el Eŭropo?

En ĉi-afero la interesoj de la kanadaj kapitalistoj ne koincidis kun tiuj de la bankaj moŝtuloj de Lombard Street, kiuj deziras, ke Kanado ricevu nur pure britan genton. Aliflanke… tio ne taŭgas por la kanadaj dungantoj — ili deziras miksaĵon de rasoj, kaj babelon de lingvoj, por ke ili povu kontraŭigi unu rason kontraŭ alia kaj tiamaniere apartigi la fortojn do organizita laborista en Kanado.

Ne eraru — la lavango de enmigrado en la “oran okcidenton“ signifas nepre tranĉadon de salajroj, malplialtigon de vivad-normoj de kanadaj laboristoj kaj farmistoj, kaj helpon al kanadaj kapitalistoj por eliri el la truo de bankroto per kostpago de la laborantaj masoj. La ĉefa bankestro de Kanado diris: “La kaŭzo de ĉi-tiuj anomalioj de altaj prezoj estas ankoraŭ precipe la kosto de laboro. Senlaboreco estas la natura alĝustigilo, kvankam peniga kaj bedaŭrinda.“ Kiel pli bone de jam tro-plenigita laborista merkato per kreskantaj nombroj de laboristoj — parolantaj multajn lingvojn?

La agentoj ofertas Kanadon kiel “landon taŭgan por loĝejo de Reĝidoj“. Jen la faktoj: — 94% el la farmoj estas hipotekitaj, dum la ŝuldaro de la okcidentaj farmistoj estas pli ol 1 000 000 000 000[4] dolaroj. En ŝtato de Saskaĉeŭan (ofte nomita la pankorbo de la Imperio) la ŝuldaro ĉe la mez-grada farmo estas 5 000 dolaroj. En tri kamparaj distriktoj nure 180 000 akreoj da tero estis forprenataj por ŝuldo de impostoj.

„Suna Alberta“ prezentas bildon ne pli bonan… Dekmiloj da farmistoj devis forlasi la farmojn ŝuldante. Eĉ la “herooj de hieraŭ“[5] ne evitas tiajn spertojn. Kampanaraj lernejoj devas fermiĝi, ĉar la terkulturistoj ne povas pagi la impostojn. Plue la sorto de la farmistoj ĉiam plimalboniĝas. “Tondilo“ efikas sur la kanadan farmiston pli ol sur iun alilandulon. En dek jaroj, la prezoj de industriaj produktaĵoj plialtiĝis po 116%, dum tiuj de agrikulturaj produktaĵoj plimalaltiĝis.

Kaj la sorto de la industria laboristo estas neniom pli bona. Dekmiloj da senlaboruloj plenigaĉas la urbajn stratojn, vane serĉante laboron. En Toronto sole estas ne malpli ol 10 000 nedungitaj sklavoj.

Tiom malbonaj estas la kondiĉoj, ke multnombraj laboristoj transmigras en Usonon: en 1922, 62 289, en 1923, 181 973, kaj dum la 6 monatoj ĝis junio 1924, 96 835. Ni sciiĝas, ke 2 000 kanadaj fabrikejoj fermiĝis; al 75 000 teksistoj mankas laboro; la ŝtal-muelejoj de Nova Skoŝa fermiĝis; la ligna industrio de l’okcidento spertis sian plej malbonan someran sezonon; la ministoj de Alberta strikas (depost aprilo 1a), dum iliaj kunlaborantoj de l’oriento “ĝuis“ unu tagon da laboro en semajno; konstru-laboristoj estas multe subnormigitaj; la grandega papera industrio malrapidiĝis unuafoje dum multe da jaroj — jen la situacio kiu kontraŭstaras la laboristojn de Kanado, kaj kiu estas plene plimalbonigata per la enveno de dekmiloj da novaj loĝantoj.

Sed la fantaziaj rakontoj pri la fabela riĉeco de Kanado ankoraŭ altiras la nesciantajn laboristojn de Britio. Multfoje la konservativa Kanada Sindikata Kongreso akceptis rezoluciojn kiuj signis la enmigrajn planojn kiel kontraŭ-laboristaj, kaj ties Kunsido en Vinipeg konsekvence postulis la ĉiaman ekstertenon de orientaj laboristoj, kies normo de vivado estas tiom malalta, ke ĝi minacas ĉiam tiun de la tuta laboristaro.

Sed la Kongreso faris malmulton por organizi la nedungitojn. Lokaj konsilantaroj en diversaj urboj, kaj poste Nacia Konsilantaro de Senlaboruloj estis starigataj, kies ĉefa demando estas “laboro, aŭ plena alimento laŭ sindikataj salajr-valoroj“. La Komunista Partio nun entreprenas tiun Nacian Konsilantaron, kun perspektivo de pli bona sukceso. Kaj ja ekzistas bezono por tia organizaĵo, ĉar la Kanada Ministrejo de Laboro asertis, ke la Registaro akceptas respondecon por enmigrado, sed ne por senlaboreco!

Tamen la Registaro estis devigata agi, spite siaj protestoj, ĉar lokaj aŭtoritatuloj bombardis ĝin per postuloj kaj petoj por helpo, ĝis la Registaro de Otava devis kunvenigi Nacian Konferencon pri Senlaboreco.

Sed la “malferm-laboreja“[6] dungantaro ege malŝatas ĉi-tiun elmontron de malforteco, ĉar ĝi difektas por britaj laboristoj la roz-koloran bildon de Kanado kiel “lando taŭga por enloĝado de herooj“.

Trad. de E. K. L. el la angla de H. M. Bartholomew, en “The Communist Review“.
  1. Ĉefa financa strato de Nuark.
  2. Ĉefa financa strato de London
  3. Federacio de britaj industrioj.
  4. Unu biliono.
  5. militintoj.
  6. Laborejo malfermita por ricevi ne-sindikatulojn.