Paĝo:Spaak - Kaatje, 1911, Van der Biest.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

KVARA AKTO

111

Kun pli kaj pli da emocio.

Sed vi al mi subite donis tiom Da ĝojo.... Vi divenis mian koron Pli bone, ol mi mem.... Pro kio, Kaatje?... Cu vi do, eble.... iom amas min?

KAATJE, kiu ekstaris, tre emociite kaj tre simple.

Ho, ĉu mi amas vin!...

JAN, preskaŭ plorante.

Feliĉo, arto!

Feliĉo mia, arto mia! Ĉu Mi fine vin retrovas? Bonulino, Ho, bonulin’!... Li proksimiĝas al Kaatje kaj, plorante pro ĝojo, metas sian frunton sur ŝian ŝultron. Kaj dum ŝi mane karesas liajn harojn, la patro, sekvate de la patrino, aperas sur la sojlo de la maldekstra pordo kaj mirante haltas.

KAATJE, sin iom turnante al la gepatroj, diras al ili, kun rideto de feliĉo :

Savita estas li!

TIEL FINIĜAS LA TEATRAĴO.

1327-10. — Coulommiers. Imp. Paul BRODARD. — 11-10.