Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontraŭdanco, ŝi fariĝis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte paŭzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble alproksimiĝis al ŝi kaj demandante ekrigardis en ŝiajn okulojn—kaj en tiuj ĉi belegaj okuloj mi ellegis alarmon.

—Ni iru en la bluan kabineton—diris ŝi al mi murmurete—mi devas fari al vi gravan komunikon....

Mi humile sekvis post ŝi. Kiam ni okupis liberan kanapon, ŝi timeme rerigardis ĉirkaŭe kaj, fleksiĝinte al sama mia orelo, ekmurmuretis.

—Ĉu vi scias, s-ro Siksten, Ĵoli ĵus, en la tempo de la lasta kontraŭdanco proponis al mi sian koron kaj manon....

—Mi preskaŭ sciis tion ĉi—respondis mi, penante ŝajni trankvila.—Sed kio do el tio ĉi sekvas?

—Mi dezirus scii vian opinion pri tio ĉi.

—Mian opinion?—respondis mi sen ĝeno—mia opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi.

Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia rigardo, kvazaŭ ŝi penis difini, ĉu miaj vortoj estis nur logika silogismo, aŭ rezultato de ia malica celo.

—S-ro Ĵoli—diris ŝi—prezentas belegan partion en ĉiuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. laŭ via esprimo, se mi.... ŝanceliĝas—ĝi estas kulpo de unu bone konata al vi persono, kiu, malgraŭ ĉio, min ĝis nun.... tre interesas.... Mi promesis al s-ro Ĵoli doni lastan respondon ĝuste post semajno de hodiaŭa balo, kaj nun.... mi devas per tia aŭ alia maniero ekzameni.... miajn sentojn.... al tiu.... al via amiko....

Sed en tiu ĉi loko nia parolado estis interrompita per ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito al rondo de valso....“

Por Monblero tio ĉi estis tro multa. Flamigadata per la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en haladzo; longedaŭra interna batalado inter la deziro ekvidi Karolinon kaj timo de tiu ĉi renkonto lin tre senfortigadis, li perdis internan egalpezon, forĵetis siajn okupojn kaj eĉ tre malgrasiĝis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el