Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun malofta klareco la 19-jara junulo, neniam estinte vere juna, nun disvolvas sian programon, al kies ĉefaj ideoj li restos fidela dumvive. Sed kiom li trompis sin pri la malapero de la "administraj aferoj", t. e. la zorgoj pri la mono. Ili nur komencis, por grandiĝi ĉiujare ĝis la helpo de lia patro lin malŝarĝigis. Fondinto de la gazeto estis S-ro Berthelot, kaj li aŭ ebla posteulo vendis la gazeton, post ŝajne malbonaj spertoj, al Hodler, kontraŭ kelkaj penplene de li ŝparitaj centfrankoj. Jam en N-ro 9 aperas la fama projekto de akcia societo, nomita: "Anonima Akcia Societo por la ekspluatado de nia gazeto." "La kapitalo estos komence 5000 frankoj, dividata en 200 akcioj da 25 Fr., pageblaj ĉu en unu, ĉu en pli ol unu fojoj. Fiksa rentumo da 4 procentoj estos ĉiujare pagata al la akciuloj; plie ĉiu akciulo partoprenos la estontajn profitojn de la entrepreno, ktp.“ Ne demandu pri la sukceso. Sed la skribinto, al kiu ĝis antaŭ unu jaro la afero restis mistera, bone memoras la alvenon de minacaj leteroj ke Hodler ŝuldas el la estinta akcia societo, lian zorgan esploron de la lada kaseto kaj la forsendon de poŝtmandatoj. Ne agis tiel multaj akciuloj, estis ĉefe unu riĉulo, de longe for de nia movado.

Pri tiu infana entrepreno ni ne riproĉu Hodler, kies financa kaj administra sensperteco ankaŭ montriĝis en la unuaj aranĝoj de UEA. Tamen