Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


LA BATALKAMPO DE L’ARBOJ.
————————

Mi pene marŝas supren en direkto al Sulden, de kie mi intencas ataki la grandegan Ortlerpinton. De kelkaj tagoj, vintra neĝvetero regas en la montoj, malgraŭ la somera jartempo; kaj frosttremante mi envolvas min en dika monta mantelo. La mondo ŝajnas tute griza, funebra kaj mallarĝa. La glacia pluvego kvazaŭ enpenetras tra la vestoj ĝis la koro, dum la nuba plafono ĉiam malleviĝas, kaŝante iom post iom la neĝajn altaĵojn.

Supre, inter la malhelaj pinarbaroj, la neĝo jam blankigas ĉion, kvazaŭ la vintraj demonoj volus invadi la verdan valon.

Mi estas bone monthardita, kaj, senlace paŝante al la celo, mi akceptas kun rezignacio la kapricojn de la monta vetero. Alveninte al la hotelo, mi ĝuas kun montarana apetitego la bongustan vespermanĝon kaj pasigas la vesperon per gaja babilado kun la gastoj.

Post dolĉa nokta ripozo, mi vekiĝas en ĝoja bonhumoro, ĉar la suno brilas, kaj la pejzaĝo aspektas bela en la klarega matenlumo. Rapide mi finas la frumanĝeton kaj ekiras al la montoj.

Sulden sidas tre alte, tiel ke mi baldaŭ troviĝas sur la supra limo de l’arbaro. Mi sidiĝas sur natura monta bastiono, kaj rigardas la pinojn, kiuj kreskas ĉirkaŭe kaj malsupre.

Kompatindaj pinoj! Jen estas vera batalkampo de l’arboj. Antaŭpostenoj, pikedoj etendas sin supren, kie sin kaŝas la malamikoj: ventegoj, frosto, lavangoj, neĝo kaj glacio.