Paĝo:The Esperanto Monthly - Aprilo 1919.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bonege sanas, dankon pro tio," eldiris Joĉjo.

Je la sepa, Vilĉjo lin alparolis, dirante,—

"Johano Jones, vi havas nekutiman mienon hodiaŭ matene; ĉu via kapo ŝveliĝis?"

"Ĉielo! ne; sed Edĉjo faris similan demandon antaŭ ne longe; kio igis vin supozi tion?"

"Mi ne scias," respondis Vilĉjo, "sed io ĉe via kapo havas strangan aspekton, kvazaŭ unu flanko estis frapita. Permesu al mi vidi la alian flankon. Ne, la du flankoj similas unu la duan; verŝajne estis mi kiu imagis la kontraŭon," kaj, dirinte tion, Vilĉjo rekomencis sian laboron.

Kvin minutojn antaŭ la matenmanĝhoro, maljuna Burgess aliris al li, kaj diris, —

"Bona ĉielo, Joĉjo, ĉu vi partoprenis bataleton hieraŭ vespere? Aŭ vi vin denove fordrinkis (ĉar via kapo similas rondan napon); aŭ vi trafis la 'kapsveliĝon,' kio nun tempe suferigas tiom da personoj."

"Mi ne gustumis eĉ unu guteton de post unu semajno, kaj mia kapo estas tiel bona kiel la kapo de kiu ajn el vi," akre respondis Joĉjo.

"Mi esperas, ke vi la veron diras," aldonis Burgess, lin adiaŭante.

Kiam Joĉjo ekiris al sia maten­manĝo, kaj provis surmeti sian ĉapelon, li neniel sukcesis. Li dubis ĉu li havas en mano la ĉapelon de iu alia, sed li rememoris, ke neniu krom li portas cilindroforman ĉapelon. Krome, lia nomo, per propra mano skribita, troviĝas interne de ĝi.

Li, do, prunteprenis ĉapeton kaj celis sian matenmanĝon, portante en mano la ĉapelon. Joĉjo Jones ne rekomencis sian laboron post la matenmanĝo.

Meztage, Burgess al li faris viziton, kaj trovis lin en lito suferanta fortajn dolorojn en la kapo. Lin vidinte, Burgess diris al Joĉjo, ke li sendube suferas pro la febro, sed, dank'al kuracilo nove elpensita, oni povos lin tuj kuraci. Kaj li promesis aĉeti la kuracilon tiun posttagmezon mem.

Tiun vesperon Burgess kaj mi iris al Joĉjo, kaj ni alportis en botelo iom da olivoleo. Dum Burgess kaj la edzino de Joĉjo estis en la dormoĉambro, surverŝanta la oleon sur lian kapon, mi min okupis en la salono, malligante la ŝnureton de sur la ĉapelo; kaj, por elmontri la efikecon de la kuracilo. Burgess petis Sinjorinon Jones alporti la ĉapelon, kaj Joĉjo povis tre facile ĝin porti surkape.

Efektive, la oleo estis tiel multe elverŝita sur lian kapon, ke la ĉapelo tro facile, glitis, kaj, sole pro la grandaj oreloj, kiujn posedas Joĉjo, ĝi estis malhelpita tute kovri lian vizaĝon.

La doloroj, tamen, ne tuj ĉesis, kvankam la ŝveliĝo jam malaperis, kaj Joĉjo Jones restadis ĉe si dum unu tuta semajno antaŭ ol rekomenci sian laboron. Li ne eksciis pri la petolaĵo ĝis post tri semajnoj, kaj li neniam nin pardonis.


Saĝa la homo dum li silentas.

Kiu amas min, tiu ankaŭ amu mian hundon.

Kiam mortas serpento, mortas ankaŭ ĝia pikilo.

Kiu semas dornojn, tiu ne marŝu nudpiede.

Facile estas eltiri mallongan glavon el ingo.

La laboron de la nokto, la tago malkaŝas.

Faru la bonon sen diferenco al kiu ajn.

Bone estas dento por deteni la langon.

Pli bone la prudento, ol riĉaĵoj.