Paĝo:Tolstoj - Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas, 1895, Lojko.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En urbo Vladimir vivis juna komercisto Aksjonov. Li havis du butikojn kaj domon.

Je eksteraĵo Aksjonov estis homo blonda, bukla, bela kaj vera gajulo kaj kantisto. En juneco Aksjonov multe drinkadis kaj estinte drinkinta forte diboĉadis, sed edziĝinte, li ĉesis drinki, ekster maloftaj okazoj.

Unu fojon, en somero, Aksjonov forveturis Niĵni-Novgorod'on por foiro. Kiam li komencis adiaŭiĝi, lia edzino diris al li:

— Ivan Dmitrijeviĉ, ne forveturu hodiaŭ, ĉar mi sonĝis malbone pri vi.

Aksjonov ekridis kaj diras:

— Vi ree timas, ke mi ekdiboĉos en foiro?

Edzino diris:

— Mi ne scias mem, kion mi timas, sed nur mi sonĝis malbone; — mi vidis, ke vi estis veninta el urbo, deprenis ĉapon kaj jen: via kapo estas tute griza.

Aksjonov ekridis.

— Tio ĉi signifas profiton. Vi vidos, ke mi, bonege komercinte, alveturigos al vi kostajn donacojn.

Kaj li diris adiaŭ al sia familio kaj forveturis.

Farinte duonon da vojo, li renkontis ian konatan komerciston kaj haltis kun li por pasigi nokton. Ili trinkis teon kaj kuŝiĝis por dormi en du apudaj ĉambroj. Aksjonov ne havis kutimon longe dormi: li vekiĝis en mezo da nokto kaj, por ke estu pli oportune veturi ĉe malvarmeco, li vekigis veturigiston kaj ordonis enjungi ĉevalojn. Poste li venis komunan ĉambron, faris kalkulon kun mastro de enveturejo kaj forveturis.