Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estis pli forta, kaj malfacile estis por Eliseo egali kun li en irado.

— Bone estus trinki, li diras.

— Nu trinku. Mi ne deziras.

Eliseo haltis.

— Vi, li diras, ne atendu min; mi nur haltos jen ĉe dometo, trinkos. Mi tuj atingos vin.

— Nu, bone, diras Efimo.—Kaj Efimo Taràsoviĉ ekiris sola laŭvoje, kaj Eliseo sin direktis al la dometo.

Eliseo aliris al la dometo. La dometo estis negranda, ŝmirita per argilo; malsupro estis nigra, supro—blanka; sed argilo jam apartiĝis; videble, jam delonge la dometo estas ne ŝmirita per kreto, kaj la tegmento estas malkovrita de unu flanko. La eniro estis de la korto. Eliseo eniris korton kaj vidas—homo kuŝas, senbarba, malgrasa; ĉemizo estas enŝovita en pantolonojn—laŭ malgrandruse. La homo, videble, kuŝiĝis en ombro, sed la suno eliris rekte sur lin. Kaj li kuŝas, sed ne dormas. Eliseo vokis lin, petis trinki—la homo ne respondis. Aŭ malsana, aŭ malafabla, pensis Eliseo kaj aliris al pordo. Li aŭdas— en la dometo infanoj ploras duvoĉe. Eliseo frapis per ringo. „Mastroj!“—Oni ne respondas. Li ankoraŭ frapis per bastono.—„Kristanoj!“—Oni ne movetiĝas. „Diaj servuloj!" Ili ne rediras. Eliseo volis jam foriri kaj aŭdas—kvazaŭ iu ĝemas el-post pordo. Ĉu ia malfeliĉo okazis al homoj. Necesas rigardi! kaj Eliseo eniris dometon.