Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur la strato kaj elportis tien sian sakon. Ĉiuj dormiĝis. Eliseo sin levis, ligis la sakon, surmetis ŝuojn, vestis kaftanon kaj ekiris voje post Efimo.

VII.

Eliseo deiris kvin verstojn,—komencis mateniĝi. Li sidiĝis sub arbo, malligis sakon, komencis kalkuli monon. Li elkalkulis—restis ĉe li deksep rubloj dudek kopekoj. „Nu, li pensas, kun tia sumo neeble estas ŝipveturi trans maron. Kaj kolektadi monon je nomo de Kristo, peti almozon—eble, estas ankoraŭ pli peke. La amiko Efimo pilgrimos sola, starigos vaksan kandelon anstataŭ mi. Sed la promeso restos sur mi, videble, ĝis morto mem. Nu, la Mastro estas favora, atendos“.

Eliseo sin levis, surmetis la sakon kaj ekiris reen. Nur li ĉirkaŭiris la vilaĝon, por ke la homoj ne vidu lin. Kaj Eliseo atingis hejmon baldaŭ. Kiam li iris tien, ŝajnis al li malfacile, iafoje li egalis kun Efimo kun granda malfacileco, kaj kiam li ekiris reen, Dio donis al li, ke li iras kaj ne sentas laciĝon. Li iras kvazaŭ ludante, svingetas la bastonon, trairas ĉiutage po sepdek verstoj.

Eliseo venis hejmen. Jam oni finis rikoltadon. La hejmuloj ĝojiĝis al sia maljunulo. Ili komencis demandadi: kiel kaj kio, pro kio li postrestis je la kamarado, pro kio li ne ĝisiris, revenis hejmen. Eliseo ne rakontis. „Dio ne allasis, li diras; mi elspezis monon voje kaj postrestis je Efimo. Nu, tiel mi ne ekiris pluen. Pardonu