Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nigrahara, kun krispa barbeto kaj, simile al lia samnoma sanktulo—Eliseo profeto, tuta lia kapo estis senhara.

Jam antaŭlonge la maljunuloj promesis pilgrimi Jeruzalemon kaj interkonsentis ekiri kune, sed Taràsoviĉ ĉiam ne havis liberan tempon: neniam estis interrompiĝo en liaj aferoj. Apenaŭ unu afero finiĝas, alia komenciĝas: jen li edzigas nepon, jen li atendas malpliaĝan filon, kiu finis soldatan servadon; jen li decidis konstrui novan vilaĝan domon.

La maljunuloj kunvenis festenon, sidiĝis sur traboj.

— Nu, diras Eliseo, kiam ni ekiros por plenumi nian promeson?

Efimo sulkis la brovojn.

— Necesas iomete prokrasti, li diras: nuna jaro montriĝis malfacila por mi. Mi ekintencis konstrui tiun ĉi domon; mi opiniis, ke ĝi kostos nur malmulte pli ol cent rubloj, sed ĝi jam nun kostas pli ol ducent; kaj tamen mi ne ankoraŭ finis konstrui ĝin. Verŝajne ni prokrastos ĝis somero. Somere ni nepre ekiros, se Dio allasos.

— Laŭ mia opinio, diras Eliseo, ni ne devos prokrasti, nun necesas ekiri. La tempo estas plej bona, la printempo.

— Nu, certe, tempo estas bona, sed la afero estas komencita; kiel forlasi ĝin?

— Ĉu vi ne havas, al kiu komisii? La filo faros aferon.

— Nu, kiel li faros! La pliaĝulo estas nekonfidebla, iafoje drinkas.