Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

negravaĵon, kaj kuris sin enfermi en sian ĉambron. Ĵaluzeco, perdita amo, vundita malhumileco kunpremis ŝian bruston kvazaŭ en premegilo. Ŝi sufokiĝis.

— Ha! tiamaniere okazas aferoj, ŝi blekis. Jen estas do la kaŭzo de lia malvarmeco. Certe por lin posedi, por ĉiam lin konservi apud mi, mi perdus mian bonfamon sen bedaŭro, sen konsciencriproĉo ia; sed por lin ĵeti en brakojn de alia virino, ne vere! tio estus tro idiota! Subite kaj sen transiro ideo de superega sindono trairis ŝian cerbon.

— Se mi certigus, ke Herbeno troviĝis en mia ĉambro en la momento mem, en kiu la krimo estis plenumita, li estus savita. Oni opinius, mi kredas, ke la perdo de mia bonfamo estas garantiaĵo sufiĉa de mia sincereco. Ŝajnas al mi, ke neniu kuraĝus suspekti, ke sub tiu konfeso kuŝas mensogo. Certe Fernando sin sentus tuŝita de la grandeco de tia ofero. Tial ke niaj amrilatoj estus konitaj de ĉiuj homoj, Beatrico ne povus ne montri al sia edzo malŝaton, kiun mi scius utiligi. Fine kiam Fernando antaŭvidus, ke dank’ al mi li povos esti baldaŭ libera, mi facile lin instigus fari iajn promesojn, al kies plenumo mi pli poste scius lin devigi.

Ŝi do sidiĝis antaŭ sia skribotablo, kaj verkis senpaŭze:

Mi cin amas. Se ci konsentas forlasi cian edzinon kaj forkuri kun mi, mi cin savos. Mi atendas cian respondon.

Sed, en momento kiam ŝi ekmetis en koverton tiun skribaĵon, ŝi haltis.

— En la juĝejo, ŝi pensis, mia letero estos legita. Oni rekonos mian skribmanieron. Ĉu eĉ oni ĝin donos al Fernando? Tiam mi malsprite perdus mian bonfamon; kaj ne min utilus mia ofero: al Beatrico sola ĝi profitus. Ne! ne! Se mi devus ilin vidi feliĉaj per mia naivegeco, mi kredas, ke mi preferus sufoki ilin ambaŭ, kaj poste min mortigi!