Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Rigardu atente la skribmanieron.

— Kial?

— Ĉu vi ne rimarkas, diris mallaŭte la junulino, ke ĝi estas la skribmaniero de Fernando? Fraŭlino Delanjo ne ŝajnis konvinkita.

— Sed ekzamenu do ĝin pli atente, murmuris kun malpacienco la malfeliĉa knabino.

Por plezurigi sian nevinon, fraŭlino Rozino metis siajn okulvitrojn, kaj atentege studadis la literojn, kiuj sterniĝis sub ŝiaj rigardoj.

— Je Dio! estas vere, ŝi diris, sin relevante kaj viŝante larmon. Ĉu okaze estas reale Herbeno la junulo, kiun renkontis nia najbaro? La junulino apenaŭ liptuŝis la manĝaĵojn, kiujn oni al ŝi prezentis, kaj rapide supreniris al sia apartamento, akompanite de fraŭlino Delanjo.

La postan matenon oni havis ankoraŭ neniun novaĵon pri la du alpistoj.

— Estas li, onklino mia, estas Fernando! ekkriis Reĝino. Mi ne dubas pri tio; al mi tion certigas mia koro. Ha! sinjoro Ĵakemaro estis prava. Kaj ni retrovas lin nur por lin perdi denove. Tiu katastrofo preteriras realece ĉiujn plej terurajn imagaĵojn. Se almenaŭ mia kompatinda bokuzo mortus en sia lito, kun okuloj al ni direktitaj, sentante, ke amika mano premas la lian, lia agonio estus dolĉa. Li kunportus en la tombon tiun lastan konsolon, ke ĉiam oni lin amas, kaj ke, kvankam ekzilita, li tamen ne estas forgesita. Sed funde de tiu fendego, en tiuj glaciigaj mallumaĵoj, kun la sento, ke li estas forlasita kaj izolita, ha! tio estas abomenaĵo!

— Nu, Reĝino, infanino mia, kvietiĝu, respondis la maljuna fraŭlino siavice kortuŝita: ci ekscitiĝas kaj malesperiĝas pro signoj vere tro malprecizaj. Nenio pruvas, ke unu el tiuj du vojaĝantoj estas Fernando. Eble sinjoro Ĵakemaro eraris. Ci kredas, ke ci rekonis lian skribma-