Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

parto de l’ glaciejo, ĝis la kuŝujo mem de l’ rivero: tiam ili povis laŭiri laŭ la fluo de l’ akvo, kaj fine alveni al la glacia groto, kiun admiras ĉiuj vizitantoj1.

— Ĉu vi povas min konduki al tiu loko?

— Tio estas simpla promenado. Ĉiutage turistoj al ĝi iras are. Ili tamen organizis por tiu mateno karavanon, kiun mi kondukos. Se vi volas nin akompani, nenio estas pli facila.

— Tre bone. Mi vin kuniros. Tial ke ŝia nevino ne riskis danĝeron, fraŭlino Delanjo ne havis plu ian motivon por kontraŭbatali la deziron de sia nevino.

Do Reĝino eliris.

Alveninte sub la travidigebla kaj lazura arkaĵo, la gvidisto volis admirigi al vizitantoj la mirindajn prismajn rebrilojn, kiuj lumigas al ĉiuj objektoj per fantaziaj koloroj. Kiam sunradio penetris en la groton, oni kredis, ke oni troviĝas en centro de vastega diamanto.

Fraŭlino Kolardo rigardis. La plafono de l’ kaverno iom post iom malaltiĝis por aliformiĝi en longan malluman koridoron, en kies fundo fluis la ŝaŭmplena torento, kiu devis formi Rhonon.

— Tiam, ŝi diris, sin turnante al la gvidisto, kiam la glaciejo forĵetas rubon falintan en fendegon, ĉu per tiu malfermaĵo la disrompaĵo aperas al lumo?

— Jes, sinjorino, se la fendego komunikiĝas kun la kuŝujo de l’ torento.

— En tiu okazo, kiom da tempo bezonas la objekto por alveni al la loko, en kiu ni troviĝas.

— Se ĝi falis en la fluon, kelkaj horoj sufiĉas.