Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kion ŝi devas kredi? Kia estas tiu junulo? Ĉu Petro diranta veron? Ĉu Fernando ludanta komedion? Por la unua hipotezo, ĉu estas eble, ke tiel plena simileco povas ekzisti? Por la dua kontraŭe, ĉu estas akcepteble, ke homo estas kapabla sin interŝanĝi en alian homon kun tiel mirinda perfekteco? Fraŭlino Kolardo pripensis, kaj iom post iom alvenis al la dua hipotezo. Tial ke Fradeko ne parolis plu, la ebleco de l’ rakonto farita de l’ junulo ne povis plu influi la inteligentecon de Reĝino. Sola persistis la figuro de Fernando, de Fernando kondamnita, ekzilita, devigata, por savi sian kapon, sin ŝirmi, dum sia tuta vivado, malantaŭ personeco, kiu neniam estos lia propra.

— Kia maltimego! ŝi diris. Li prenis ĉiujn familiaktojn de malvivulo, kies vivon li konis; kaj li senŝancele rakontas la historion de l’ mortinto, kvazaŭ ĝi estus lia propra. Li diras, ke neniam li revenos al Dinan. Mi tion komprenas. Li ne volas troviĝi en la ĉeesto de tiuj, kiuj konis la veran Fradekon. Estas same pri tiu historio de malnaturigita patro, kiu pelas for de sia pordo senkulpan filon: jen estas io, kio fermas la buŝon de tiuj, kiuj mirus, vidante, ke li estas sen familio. Nu, tio ne estas tro malbone elpensita. Nun mi ne miras plu, ĉar li ne ŝanceliĝas reveni Francujon: li estas neatakebla.

— Kaj tiu Gustavio, kiu pereis en la glaciejo! Fernando parolas pri li, kvazaŭ li estus al li nekonatulo. Mi ne mirus kontraŭe, se tiu viro estus ludinta en tiu tuta mistero gravegan rolon. Kio pruvas, ke li ne estas la aŭtentika Fradeko? Gustavio! Ĉu tio estas familia nomo? Kredeble ĝi estas la nomo sub kiun Fernando sin kaŝis, forlasante Noumea’on. Li renkontis Fradekon, amikigiĝis kun li, kaj konis lian tutan historion. Nun, tial ke lia amiko estas enprofundigita sub glacio, li prenas lian nomon, lian civilan etaton, liajn renttitolojn, kaj al li donas