Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Pardonu mian miron, fraŭlino: estu konvinkata, ke neniel mi intencas vin ofendi eĉ iomete. Sed tamen via sintenado estas almenaŭ stranga, kaj ...

— Ha! daŭrigis Reĝino kun ekscitego, ci amas min, mi estas certa. Mi tiom sentis antaŭ ne longe nur per la maniero, per kiu ci min premis kontraŭ cin. Refariĝu ci mem. Depost tro longa tempo daŭras tiu komedio.

— Mi ĵuras, fraŭlino, respondis Petro, ke viaj paroloj ŝajnas al mi nesilabebla enigmo, kaj ke depost iom da tempo via konduto por mi estas tiel ebriiga kiel ne klarigebla.

Fradeko ŝajnis tiel sincera, ke fraŭlino Kolardo sin sentis okupita de duboj.

— Tiam, sinjoro, ŝi diris, profunde konfuzita, ĉu vere vi ne estas Fernando Herbeno?

— Ne, fraŭlino, tute ne. Kio povis kredigi al vi ...?

— La edzo de Beatrico?

— Mi tute ne konas la ekziston de tiuj personoj.

— Kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de via vivo?

— Vi mokas min, mi opinias.

— Kaj ĉenrompinta? diris finante la junulino, kies fortoj ŝajnis eluzitaj.

Fradeko ne eĉ respondis. Li rigardis Reĝinon sufokiĝantan, dum ŝajno de profunda kompato pentriĝis sur lia vizaĝo.

— Ŝi havas cerbon tute difektitan, li murmuris sufiĉe laŭte, por ke la junulino povu lin aŭdi; bedaŭrinde! ĉar ŝi estas diine bela, kaj mi komencis ŝin ami sincere.

Fraŭlino Kolardo restis ĉiam duonkuŝanta sur la glacia benko, sur kiun Fradeko ŝin estis metinta. Depost kelkaj minutoj, ŝi sentis sin plene rekonsciiĝinta; sed ŝi konservis tiun sintenadon, ĉar ŝi volis doni al si tempon sufiĉan por serioze pripensadi. Ŝia konvinko fariĝis iom ŝancelita. Ĉar ĉu estis akcepteble, ke Fernando povis toleri tian frapegon, ne estinte premegita de ĝi. Tiam la