Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Tiam, kiamaniere vi klarigas…

— Mi ne klarigas, mi nur konstatas.

— Ha! se la frato de Herbeno ne estus mortigita de brulado!

— Li estu mortinta en brulado aŭ en alia loko, la sola punkto, kiu povas nin interesi, estas jena: tiu infano ne vivis. Cetere ĉiuj hipotezoj, kiujn ni povus fari, estos senvaloraj, tiel longe kiam ni ne havos pri la familio de tiu junulo precizajn sciigojn. Li diras, ke li havas ankoraŭ sian patron. Mi intencas iri al Dinan. Mi vidos tiun viron; mi parolos kun li: kaj se la fianĉo de Reĝino estas vere lia filo laŭ la sango, ni estos devigataj vidi en tiu simileco nur naturan strangaĵon, eble unikan, depost kiam ekzistas la homaro.

— Sed nun mi estas devigata vin forlasi. Necese estas, ke mi iru al la banka firmo. Depost kiam mia malfeliĉa Fernando ne ĉeestas plu por min helpi, la tuta pezo de aferoj refalas sur min. Ĉu vi min akompanas?

— Mi dankas vin. Sed mi mem bezonas iri al la juĝejo.

— Ĉu oni vidos vin tiuvespere?

— Se nenio malhelpas, vi povos kalkuli Juliinon kaj min inter viaj invititoj.

La vesperon, Fradeko eniris en la Mazieran salonon, antaŭirita de vastega blanka bukedo.

Post la unuaj ĝentilaĵoj:

— Mi ne vidas sinjorinon Herbeno, li demandis. Ĉu mi ne havos la feliĉon prezenti al ŝi miajn afablaĵojn? Aŭdante, ke ŝia fianĉo elparolas tiun frazon inspiritan de nur komuna ĝentileco, fraŭlino Kolardo sulkis siajn brovojn.

— Beatrico sin sentas iom malsaneta, kaj petas de vi senkulpigon, respondis la mastro. Depost la eliro de sia edzo, la malfeliĉa virino estas enprofundigita en doloron, kiu ne kvietiĝas, kaj kiun hieraŭ via ĉeesto ankoraŭ pligravigis.