Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/219

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu vi volas koni tion, kion pensis Eduardo en epoko, en kiu li dubis ankoraŭ?

— Jes; ĉar la opinio de homo tiel serioza kiel via edzo meritas, ke oni ĝin ŝatu.

— Tial ke mi ĝuste faris al li la pripenson, kiun vi diris antaŭ ne longe, li respondis: “La pli bona rimedo, por gardi tiel danĝeroplenan sekreton, estas ĝin konservi en si mem kaj preni neniun kiel konfidenciulon, eĉ la plej intiman amikon, eĉ la plej amatan virinon. Jam estas tiel malfacile ne sin perfidi mem, ke multigi konfesojn estas samtempe multigi la eblecojn de perfido.” Interesita de la pripensoj de Juliino, Beatrico levis la kapon. Ŝiaj larmoj ne fluis plu.

Sinjorino Klozelo daŭrigis;

— Kiam Fernando estas libera, kaj posedas neatakeblan civilan etaton, kion li devas fari? Du farmanieroj prezentiĝas al li. Se li estas timema, li sin kaŝos tre zorge en iu punkto de la terglobo, ne donante signojn de sia vivo. Se kontraŭe li havas kuraĝon, li maltime revenos en sian patran landon. Tial ke li ĉiam amas la homojn kaj precipe la hominojn, kun kiuj li estis edukita, li sin prezentos en sia familio, kiel farus nekonatulo, sed havante la malprecizan esperon, ke liaj amikoj estos sufiĉe inteligentaj por kompreni la malfacilaĵojn de lia situacio, ne lin turmentos per maldiskretaj aŭ embarasantaj demandoj, ŝajne vidos en li la homon, kiun li volas ŝajnigi, unuvorte faros nenion, diros nenion, kiu povus okazigi lian pereon.

— Certe tiu rezono estas nerifutebla. Sed ĉu li bezonis edziĝi kun Reĝino? Ĉu mi ne troviĝas apud li? Ĉu mi ne estas lia edzino?

— Vi forgesas, ke, laŭ socia vidpunkto, Herbeno aŭ prefere Fradeko ne estas plu via edzo. Sed vi ne estas vidvino; do li ne povas reedziĝi kun vi. Tamen necese estas, ke li edziĝu; por li edziĝo fariĝas necesega: tio estas faro nekredinde maltima, kiu lin pereigos, se ĝi ne