Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/229

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ian tagon, ŝia edzo ŝajnis priokupata pro procentedono de monsumoj, kiam subite li prenis sian maldekstran polekson inter la granda kaj montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin faldis kaj malfaldis kun ardo, kiun nenio ĝustigis.

— La tiko de Fernando! ŝi ekkriis. Ha! tiun fojon, ci ne povas nei cian veran identecon! Pro tiuj vortoj, Fradeko ruĝiĝis, kvazaŭ li estus malkovrita kaj juste kulpigita de mensogo, kaj respondis balbutante:

— Depost mia infanaĝo, mi havas tikon tiel forte enradikigitan, ke ĉiuj miaj penadoj por ĝin malaperigi estis senfruktaj. Vane mi min observas kiel eble plej zorge, estas momentoj, en kiuj ĝi revenas malgraŭ mia volo. Mi deziris ĝin kaŝi al ci, ĉar mi scias, ke ĝi igas min ridinda. Jen estas kial ci vidis min konfuzita, kiam mi rimarkis, ke ci ĝin malkovras.

Reĝino havis geston de malkontento. Kiel ĉiam ŝia edzo lerte glitis for de ŝiaj manoj, kaj al ŝi donis klarigon sendube akcepteblan.


Tamen Petro ŝajnis kutimi al la konsekvencoj, kiujn neeviteble devis naski lia simileco kun lia bokuzo.

En la unuaj tagoj, ĉiufoje kiam la nomo Herbeno estis elparolita antaŭ la junulo, li sulkis la brovojn, dirante al ĉiuj, kiuj ĉeestis:

— La ideo, ke oni povas vidi en mi viron alian ol min mem, estas por mi netolerebla.

Sed iom post iom tiu sento ŝajne malplifortiĝis, kaj eĉ, post la decido, kiun li prenis en tiu epoko, tute malaperis.

Ian tagon Maziero plendis en lia ĉeesto pri la lacigoj, kiujn al li okazigas lia banka firmo, depost kiam lia baptofilo ne ĉeestas plu por lin helpi en liaj laboroj. En momento kiam alvenas la maljuneco, kiam li plej forte bezonas havi fidindan anstataŭanton, kiu estus kvazaŭ