Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed, rimarkigis la bankiero, impresita de la akcento de sincereco, per kiu tiu frazo estis elparolita, se via supozo estas ĝusta, kiamaniere ni povos akordigi tiun novan sciigon kun la aliaj informoj, kiujn ni jam ricevis. Memoru, ke via edzo havas ankoraŭ sian patron: mi mem vizitis tiun viron; kaj la rakonto farita de la patro konformiĝas laŭ tute identa maniero kun la rakonto prezentita de la filo. Plie mi skribis al lia iama firmomastro, sinjoro Morno, bankiero en Hongkong: kaj la respondo, kiun mi ricevis de mia angla kolego, plene certigis la klarigojn de Petro.

Reĝino volis daŭrigi; sed ŝia varmega lango ne povis elparoli unu vorton. Nesatigebla soifo ŝin konsumis.

— Juliino, ŝi petis, estu sufiĉe afabla por doni al mi akvoplenan glason.

— Kio estas en vi? Ĉu vi estas malsana?

— Tio havas neniun gravecon, ŝi diris, kiam ŝi estis trinkinta. Nun ĝi tute pasis.

— Fernando, ŝi diris, estas eble la plej eksterordinara viro, kiun portas la tero: ĉar li trovis rimedon por trompi la juĝistaron, la magistrataron, la publikon kaj nin mem: kaj neniu vidis klare ion en liaj ruzaĵoj.

— Krom mi, kiu neniam dubis, ĝemis Beatrico.

— Post kiam Herbeno forlasis Noumea’on, daŭrigis sinjorino Fradeko, li trovas rimedon por reveni Eŭropon. Kiamaniere? Mi tion nescias. Sed fakte li revenas en ĝin: tio estas la sola punkto, kiu nin interesas. Li sin nomigas Alberto Gustavio, kaj elektas du nomojn, kiuj, kiel vi vidas, ne povas perfidi lian veran naciecon. Vojirante, li renkontas Petron Fradekon, kiu estas forpelita el la patra domo, kaj kiu trairas Eŭropon turiste. La du vojaĝantoj, kiuj havas samajn priskribojn (tiun detalon al mi certigis sinjoro Ĵakemaro mem), la du vojaĝantoj do sin amikalligas. Fradeko, estante ankoraŭ freŝe kortuŝita de komprenebla emocio, rakontas al sia kunulo la historion de sia vivo. Li bezonas havi konfidenciulon: kaj ni ĉiuj