Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/288

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉirkaŭ la mondo, se tio povas vin plezurigi. Sed mi vin petegas, ne postulu de mi, ke mi vin akompanu en Dinan. Tio estas pli forta al mia volo. Malgraŭ la amo, kiun mi sentas al vi, mi estus devigata vin malobei kaj toleri vian malkontentiĝon. Dinan estas eble la sola urbo, en kiun mi ne povas iri. Mi ne bezonas diri la motivon de mia malakcepto; vi ĝin konas tiel bone kiel mi.

— Mi konfesas, ke tiu motivo ŝajnas al mi neniel pravigita. Atendante, mi esperas, ke vi ne rifuzos fariĝi mia kunulo por la cetero de l’ vojaĝo.

— Tio estas por mi tiel granda feliĉo, ke mi havas neniu meriton, ĝin akceptante.

Kiam sinjorino Herbeno rakontis al sia amikino la interparoladon, kiu okazis inter ŝi kaj Petro:

— Vi faros malsaĝaĵon; mi tion timas, diris Juliino. Se Fradeko estas via edzo, kaj se, malgraŭ tio, li, cedante al viaj petoj, konsentas vin akompani en Dinan, li riskos perfidi sian inkogniton. Volante puŝi vian enketon tro malproksimen, volante akiri tro grandan certecon, vi eble lin pereigos por ĉiam. Atentegu.

— Timu nenion. Mi havas ideon, dank’ al kiu mi estos plene sciigita, sen danĝero por li.

Post kelkaj tagoj la du geturistoj komencis sian vojaĝon kaj envagoniĝis en la Orléans’a stacidomo.

Post kiam ili estis vizitintaj la bordojn de la rivero Loire, Carnac’on, la rodeton des Trépassés (de Mortintoj), kaj la marbordon de la departemento Finistère, ili revenis al Morlaix kaj haltis en Rennes.

— Tamen ni ne povas pasi tiel proksime de Dinan, kaj ne doni al tiu urbo kelkajn tagojn, rimarkigis Beatrico. Nu, mia kara Petro, por min plezurigi venu kun mi. Mi vin petegas, faru por mi tiun oferon. La malagrablaĵon, kiun mi al vi okazigos, mi kalkulos por via profito. Estu certa, ke, farinte al mi tiun negravan cedon, vi ne pentos pri tio.