Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/310

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj venis sin loki en la apartamenton, kiu apudiĝas tiun de Beatrico. Li profitis foreston de Viktorino, kiu iris pasigi unu monaton en sia familio, por bori tra la muro malfermaĵon malgrandan sed sufiĉe larĝan, por ke maldika homo povu ĝin transiri. Poste li ĝin kaŝis per du grandaj ŝrankoj, kies fundon li formetis, kaj kiujn li fiksis sur la muro. La ŝlosilojn de tiuj du mebloj li ĉiam havis en sia poŝo: kaj ĉiuvespere, tuj kiam Viktorino kaj lia servisto estis ambaŭ suprenirintaj al siaj ĉambroj, li venis retrovi la junan virinon en ŝia apartamento.

Sed dum la tago, la ekzistado de Beatrico estis tute apartigita el tiu de Fradeko. Sinjorino Herbeno akceptis siajn amikinojn kaj ilin vizitis, ĉiam sola kiel antaŭe. Siaflanke Petro iris al sia oficejo, helpis Mazieron en la direktado de la bankofirmo, kaj vespermanĝis en restoracio, escepte kiam ĉiuj kunvenis ĉu ĉe unu, ĉu ĉe alia el anoj de tiu nenatura familio.

Dum kelke da tempo nenio diveniĝis. Certe la bonaj amikinoj de sinjorino Herbeno estis iom mirigitaj, eksciante, ke Fradeko venas loĝi en la sama domo, kiel sia bokuzino. Ili suspektis amintrigon, kiun la simileco de Petro kun Fernando preskaŭ pravigis. Por esti plene sciigitaj pri tiu punkto, ili penadis trovi pretekstojn, kiuj al ili igus eblaj vizitojn al sinjorino Herbeno en ĉiuj momentoj de l’ tago kaj eĉ de l’ vespero. Inter ili kelkaj puŝis la scivolon ĝis maldiskreteco, kaj obstine faris al ŝi societon ĝis horo tre nokta. Sed ili ne sukcesis en siaj entreprenoj. Ĉar Petro, kiu estis lerta en meĥanikaĵoj, elpensis plenan sistemon de elektraj sonoriloj provizitaj je interrompiloj: kaj li penetris en la dormoĉambron de la juna virino, nur kiam ĉi tiu lin avertis, ke la loko estas libera.

En komenco, tiu ludo por geamantoj ilin ambaŭ amuzis: sed post kelke da tempo ilin lacigis tiu ĝeno, kiun ili vole altrudis al si; kaj ili metis iom malpli da singardo en siaj amrilatoj.