Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/317

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Certe la naskiĝo de Maŭrico multe influis tiun sentimentalan evolucion, sed ĝi ne ĝin produktis. Post tempo la sama fenomeno estus sammaniere fatale okazinta. La alveno de infano havis nur kiel rezultaton, ĝin akceli.

Post la akuŝo de sinjorino Herbeno, estus ridinde daŭrigi pli longatempe antaŭzorgojn, kiuj nun ne povis plu erarigi iun homon.

Plenumante serioze siajn patrajn devojn, Petro ne lasis plu la junan virinon, kunmanĝis kun ŝi, unuvorte vivis kun Beatrico same kiel farus vera edzo.

Tamen li konservis sian privatan apartamenton, por ke sinjorino Herbeno povu libere akcepti en sia propra hejmo la skrupulemajn homojn, kiujn la preskaŭ senĉesa ĉeestado de Fradeko ĉe Beatrico eble skandalus. Sed la du ŝrankojn oni formetis, ĉar ili obstrukcis la ĉambrojn; kaj oni almetis pordon al la malfermaĵo de l’ muro. La elektraj piloj de sonoriloj, ne estante plu observitaj, difektiĝis kaj ne funkciis plu. La servistoj libere iris el unu apartamento al la alia, ĉar nun tiuj du ĉambraroj faris unu solan kaj saman loĝejon, Tamen Petro konservis kutimon: en sian hejmon li ĉiam eniris unue, kaj li penetris en la loĝejon de sia edzino, nur kiam li estis petinta de Viktorino, ĉu neniu troviĝas en la salono.

Sed momento alvenis, en kiu tiuj eble tro grandigitaj skrupuloj ne eĉ havis plu motivon por esti. Tiam la plej severaj moralistoj estis devigitaj konfesi, ke, kuniĝante kun Fradeko, ne nur Beatrico havis por si rajton, sed plie ke, revenante al sia nediskutebla edzo, ŝi faris nur sian devon.

Du jaroj estis pasintaj depost la naskiĝo de Maŭrico.

Ian tagon Maziero venis viziti sinjorinon Herbeno; kaj la infano, laŭ sia kutimo, komencis grimpi sur la genuojn de l’ bankiero kaj enesplori per siaj malgrandaj manetoj