Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/328

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris, estas jena: Herbeno estu mortinta ĉu pro natura, ĉu pro socia morto, li estas plene perdita por siaj familianoj. Neniam li revenos mezen de ili.

— Sed mi ne vidas, kian utilon vi povas eltiri el ...

— Grandegan utilon! La silentiĝo de Fernando estos gravega prisupozo pri lia morto. Ĝis nun Herbeno ne estu doninta signon de vivo, tio nature klariĝas. Sed li daŭrigu ne sin montri, li ne klopodu. por sin eligi el la kondamno, kiu pezas sur li, tio estas afero pli malfacile akceptebla. Dubo povas naskiĝi; kaj tiun dubon oni devas lerte ekspluati. Ŝajnas al mi, ke se oni sin turnus al personoj, kiuj havas potencan influon, ne estus neeble redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando. Tiam Beatrico estus libera: mi povus edziĝi kun ŝi kaj legitimigi mian filon.

Petro elparolis tiujn lastajn vortojn kun tono de vera ekscitego. Oni sentis, ke en tiun esperon li metis sian tutan vivon.

Post tiuj vortoj la advokato eliris. Kondukante Eduardon ĝis la stacidomo, la bankiero diris:

— Nun, kia estos via konduto?

— Mi faros tion, kion deziras Fradeko. Li timas, ke, kiam eĉ li estus senkulpigita pri la mortigo de Sedilo, oni lin kulpigos pri bigamio, pro lia edziĝo kun Reĝino. En tiaj kondiĉoj li preferas konservi sian Fradekan personecon, ĉar ĝi sola lin povas protekti kontraŭ tiu dua danĝero. Reale li estas tute prava. Ha! tiu knabego estas diable forta!

Post du monatoj, kiam oni estis ricevinta de la tribunalo la revizion de l’ proceso, Maziero tradukigis en ĉiuj lingvojn kaj enpresigis en ĉiujn Parizajn, provincajn, alidandajn ĵurnalojn kaj fine en la kvindek Esperantajn gazetojn dissemitajn sur la supraĵo de la terglobo noton, kiu devis ĉiutage eldoniĝi dum ses monatoj.