Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/349

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiuj miaj membroj tremis. Sed simpla rigardo al mi montris, ke mia timo estas vana. Dank’ al la bonegaj memoroj, kiujn vi lasis, sinjoro, aldonis Herbeno, sin turnante al Fradeko, sinjoro Morno min akceptis laŭ la plej ĝentila maniero. Li faris kelkajn demandojn, iom ĝenantajn laŭ mia opinio: sed mi sentis, ke ilin inspiris ne la scivolo sed nur la simpatio. Timante, ke mi min perfidos mem, mi apenaŭ respondis per unusilaboj. Kredeble mia nova mastro timis skui tro dolorajn memorojn, ĉar li ne insistis.

“Se mi bone komprenis tion, kion diris Grelo,” li aldonis finante, “vi ĉion perdis en ŝippereo, eĉ viajn familiaktojn. Vi venos morgaŭ kun Johano kaj kun mi al la urbestro: ni ambaŭ estos viaj atestantoj; kaj tiu magistrato donos al vi skribitan certigon pri via identeco.” La honoreco kaj la kredindeco de sinjoro Morno estis tiel nediskuteblaj, ke lia sola certigo sufiĉis: kaj la urbestro bonvole donis tiun necesegan paperon, kiu al mi liveris neatakeblan civilan etaton.

Depost tiu momento mia materia vivo estis garantiita; kaj mia sendanĝereco, absoluta. Tial ke sinjoro Fradeko estis konita kiel malbabilemulo, neniun mirigis mia silentado. Oni komprenis, ke estas en mia vivo granda kaŝita doloro; kaj oni respektis mian sekreton.

Tamen post kelkaj monatoj mi havis neesperitan ŝancon, kiu pruvis, ke kredeble la sorto laciĝas min persekutadi, kaj al mi vidigis la estontecon sub malpli malhelaj koloroj. Por min rekompensi pri Borsa operacio lerte kondukita kaj feliĉe sukcesinta, sinjoro Morno al mi donacis obligacion: kaj post dekkvin tagoj, li al mi konigis, ke la numero de tiu obligacio eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon.

Aŭdante tiujn vortojn, Maziero, Klozelo, Juliino kaj eĉ Beatrico sin rigardis reciproke, kaj ne povis deteni rapidan rideton.

Kiam Fernando alvenis al tiu punkto de sia rakonto, li