Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/378

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de faktoj, estas jena: tial ke vi neniam konis Sedilon, vi povis senti al li nenian malamon. Do estas li la homo, kiu atakis. Pro tio, kiam eĉ vi estus frapinta vian atakanton, vi povas tion konfesi, ne timante ion; ĉar vi estis en kazo de rajta defendo.

— Tion mi scias. Pro tio, se tia estus la vero, mi havus nenian motivon por ĝin kaŝi. Sed ĝis nun mi ĉiam nesciis, ke tiu viro estas malviva. Jen estas, laŭ mia opinio, tio, kio kredeble okazis. Tiun ĉi tagon frostis tre akre. Dum tagmezo la suno fluidigis la prujnon, kiu kovris la tegmenton de vagonoj; kaj la akvo fluinta for de defluiloj malsekigis la ekstremon de vagonŝtupoj kaj denove glaciiĝis. Tiuj ekstremaĵoj estis do kovritaj de tre glitiga pluvglacio. Se mi ne estus havinta miajn du manojn liberaj, por min alkroĉi sur la fostoj de veturiloj, mi certe estus falinta. Sed Sedilo havis nur unu manon utiligebla, tial ke per la alia li tenis sian revolveron. Kredeble tiu viro glitiĝis; kaj falante li faris al si mem en ŝultro tiun vundon, pro kiu oni kulpigis la malfeliĉan Herbenon. Efektive mi kredas, ke mi aŭdis duan pafon; sed tion mi ne povus certigi.

— Tial ke estas por vi nenia profito en mensogo, mi konfesas, ke tiu klarigo ŝajnas logika kaj akceptebla: ĉar en tiu bedaŭrinda afero la vera vero ĉiam estos nekonita.

Do ne nur ne ekzistis volmortigo, sed plie la hipotezo pri nevolmortigo per ne singardo, aŭ eĉ pri mortigo por memdefendo, estis foriginda. La juĝisto troviĝis antaŭ simpla akcidento, kaj havis neniun motivon por sin intermeti.

— Mi tuj subskribos sentencon por senkulpeco, diris sinjoro Taburio.

Kiam la respektinda magistrato estis fininta, li aldonis:

— Neniam, kiam en pasinta tempo mi liveris aliajn nekulpigajn konkludojn, mi sentis en mi tiom da kontento.