Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/381

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Interŝanĝe mi petos de vi similan permeson: mi vin akompanos por kisi Maŭricon. Dank’ al tiu reciproka cedo, ni ŝuldos unu al la alia neniun dankon, kaj aliparte ni povos neniel nin reciproke riproĉi: tiamaniere la honoro estos savita.

Kia terura situacio! Tiuj du viroj amis, estimis unu la alian; kaj ili estis konkurantoj. Iliajn korojn agitis nur noblaj sentoj; kaj la amo, kiu ilin malkunigis, estis incesta amo. Volonte ĉiu el ili estus riskinta sian vivon por savi la vivon de sia frato, se ĝin danĝero minacus; kaj nur la morto de unu aŭ de alia povis alkonduki kontentigan solvon.

Ilin vidante, sinjorino Herbeno unue ekpuŝis ĝojan ekkrion; sed poste ŝi ektremetis. Kiam ŝi estis montrinta al Fernando la grandan feliĉon, kiun ŝi sentas, eksciante lian senkulpigon, ŝi diris al siaj du edzoj, kiuj por ŝi estis nur unu:

— Mi vin petegas, foriru ambaŭ; ĉar via duobla ĉeesto estas por mi netolerebla. Kiam mi troviĝas sola, mi povas pensi al la edzo, kiun mi amas. Kiam li nomiĝas Fernando, mi kontraŭeniras la fluon de mia vivado; mi revivas kun li memore la jarojn de mia infanaĝo kaj la unuajn monatojn de nia geedziĝo. Sed se Maŭrico venas per siaj infanaj kriadoj interrompi mian revon, tiam mia edzo nomiĝas Petro. Post terurega katastrofo mia vivo rekomencas kaj daŭras sen intermankoj, sen interrompoj, pasante per nesenteblaj transiroj el la ĝojoj de la juneco al la feliĉoj de la patrineco. Vi petis de mi, ke mi faru elekton, ke mi voĉdonu por unu el vi ambaŭ: tion ne esperu. Por tion efektivigi, mi devus tranĉi mian animon en du partoj: tian disŝiron mi ne povas fari. — Cetere, aldonis la malfeliĉulino kun malgajega rideto, havu iom da pacienco. Tian situacion ne povas longatempe toleri fortoj nur homaj. Mi ĉiutage konsumiĝas: kaj mi sentas, ke restas al mi por vivi tre malmulte da tagoj. Post kelkaj