Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/383

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed se ŝi revenos al Fernando, kio fariĝos Maŭrico? Petro lin prenos kun si. Jam sufiĉas, ke la kompatinda edzo estos senigita je sia edzino; lin senigi je lia infano ŝi certe ne intencis, eĉ unu minuton. Sed tiam, se tio okazas, estos ŝi la oferitino, kiun por ĉiam oni malkunigos el ŝia filo. Kiam ŝi pripensis pri tio, ĉiuj ŝiaj patrinaj sentoj ribelis kaj plialtiĝis, superante de alte, de tre alte, la amon de l’ edzino, ĝin eligante, ĝin nuligante.

— Ne, ne, ŝi ekkriis: oni diros pri mi, oni faros al mi ĉion, kion oni volos. Tiel longe kiam oni ne min disigos el Maŭrico, mi ne plendos. Mi toleros ĉiujn turmentojn, mi akceptos ĉiujn humilaĵojn. Sed ne plu vidi mian infanon, esti senigita je liaj karesoj, ne povi malŝpari al li la miajn, lin perdi dum mia tuta vivado, neniam! neniam! Mi preferas morton!

Se ŝi estus kulpa, ŝi eble akceptus tiun oferon kiel elpagon; sed ŝi estis senkulpa. Ŝia infano estis frukto nek de krimo nek de adulto; li al ŝi rememorigis neniun honton. Lin ŝi embriigis en plena feliĉeco, kaŭzita de ŝia retrovita edzo; kaj kiam ŝi lin naskis, ŝi ĉerpis la kuraĝon, kiun ŝi bezonis por toleri la fizikajn suferojn, nur en la kvieteco kaj en la sereneco de sia senkulpa edzina konscienco.

Esti punita kiel ĵurrompinta virino, tial ke ŝi puŝis la fidelecon al ĵuro, al devo, al amo, ĝis la forgeso de sia bonfamo, estis perspektivo, kiu ŝin konfuzis kaj ŝin neniigis.

Dume la tagoj fluis. Sinjorino Herbeno rondiris en netransirebla cirklo, senĉese revenante al sia elirpunkto, reelirante denove por sin retrovi post momento sur la sama loko, sen fino, sen espero, sen ebleco de eliro.

Baldaŭ ŝia farto estis tuŝita de tiuj internaj bataloj. Beatrico perdis la dormbezonon; la nutraĵoj al ŝi inspiris nur naŭzon; kaj la malfeliĉulino pli kaj pli malfortiĝis,