Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/413

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO DEKKVINA

Kelkajn tagojn poste, sinjorino Herbeno promenis en aŭtomobilo, sola kun Fernando. La junulo mem kondukis la veturilon, kiu ruliĝis laŭ sufiĉe rapida irado (ĉirkaŭe po kvardek kilometroj hore): kaj lia kunulino, sidanta sur la antaŭa sidejo, flanke de la direktanto, ĝuis tiun akran senton de rapideco, kiu ekkaptas ĉiujn aŭtomobilistojn, kiam la aero vipas iliajn vizaĝojn, kiam la arboj de la vojo ŝajnas rapide forkuri flanke de la kaleŝo. Subite ŝi aŭdis korŝirantan krion eligitan de virina voĉo:

— Maŭrico, Maŭrico, ne iru eksteren; restu ĉi tie; restu! Tiam en la sama momento kvar- aŭ kvinjara knabeto, elirante el perpendikla vojeto, alkuris sur la vojon, en momento mem, kiam la aŭtomobilo fulmorapide alvenis ĝuste sur la saman lokon.

Riskante, ke li elvojiĝos, Fernando plene elpremis sian bremson; sed la veturilo, forportite de sia irado mem, daŭriĝis sin ŝovi sur la makadamo: kaj la knabeto, frapite de unu el antaŭaj radoj, estis perforte alĵetita ĝis ses metroj da interspaco, kaj rulita en fosaĵon.

La junulo kaj lia kunulino rapidis, intencante doni al la vundito siajn flegojn, dum lia patrino, fortika kamparanino, kiu laboris proksime, alkuris kun brakoj levitaj