Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/415

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

post iom rekonsciiĝis, dum lia patrino, ebria pro ĝojo, lin premis sur sia koro, kaj lin plenbuŝe ŝmacadis, dirante:

— Maŭrico, mia eta Maŭrico, ci estas savita, ci ne mortis. Mi esperas, ke nun ci ne estos plu neobeema. Ha, sinjoro, ŝi aldonis, sin turnante al Maziero, oni devas konfesi, ke vi estas spertega kuracisto.

— Mi vin rekondukos al via hejmo, mia bona virino, diris Fernando.

— Mi cin akompanos, aldonis Beatrico: tiu infano min profunde kortuŝis; kaj mi volas lin lasi, nur kiam mi estos certa, ke li plene sendanĝeriĝas.

Tiam ŝi sin lokis en la aŭtomobilo, sed tiufoje sur la kanapon funde kuŝantan, volis, ke la kamparanino sidiĝu apud ŝin, kaj prenis la infanon sur siaj genuoj.

La bubo kontentega, ĉar li vojaĝis en tiu luksega veturilo, senpaŭze rigardadis tiun belan sinjorinon, kiu ŝajnis montri al li tiom da intereso; kaj per senĉesa babilado li al ŝi rakontis aron da aferoj, kiujn Beatrico ne ĉiam komprenis tre bone, sed kiuj tamen ŝajnis ŝin multege interesi.

— Finu do, Maŭrico, ci tedas la sinjorinon, diris la kamparanino.

— Lasu lin paroli, sinjorino, mi vin petegas, respondis la juna virino, kaj precipe ne lin riproĉu, ĉar li estas vere tute aminda.

Reale Beatrico estis enpenetrita de neesprimebla impreso: ŝi ne memoris, ke ŝi jam sentis tian senton, kaj tamen tiu sento ne estis por ŝi tute nekonita.

Kiam sinjorino Herbeno alvenis al la farmodomo, ŝi donis al la patrino de la malgranda vundito monsumon sufiĉan por pagi la flegojn, kiujn li povus bezoni: kaj ŝi lasis sian junan protektiton, nur kiam ŝi estis tute certa, ke ĉia timo al danĝero plene malaperis.

Dum la reveno, Fernandon mirigis la priokupata ŝajno, kiun montris lia kunulino. Al diversaj demandoj, kiujn